Hermiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hermiona)
Hermiono
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Loĝloko Sparto
Patro Menelao
Patrino Helena de Trojo
Gefratoj Aethiolas • Pleisthenes • Nicostratus • Thronius • Morraphius
Edzo/Edzino OrestoNeoptolemo
Infanoj Tisamenus
vdr

Hermiono (helene Ἑρμιόνη) ) estas en la helena mitologio filino de sparta reĝo Menelao kaj lia edzino Helena.

Batalo inter Oresto kaj Neoptolemo (Hermiono surgenuiĝas inter ili), romia fresko de la Casa di Marco Lucrezio Frontone, Pompejo.

Hermiono fianĉiniĝis al Oresto, filo de mikena reĝo Agamemno. Sed antaŭ milito kontraŭ Trojo ŝia patro promesis ŝin edziniĝi al Neoptolemo, filo de granda heroo kaj batalanto Aĥilo.

Neoptolemo fakte edziĝis kun ŝi post reveno el la milito. Sed tiu ĉi edzeco ne estis feliĉa, Hermiono onidire eĉ volis memmortigi sin.

Pli poste Oresto mortigis Neoptolemon kaj Hermiono fariĝis lia edzino. Post morto de Menelao kaj Helena Oresto fariĝis reganto en Sparto. Laŭ pli malfruaj mitoj Oresto venigis Hermion en Mikenon kaj tie fariĝis reĝo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hermioné en la ĉeĥa Vikipedio.