Hermipo (luno)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hermipo. |
Hermipo | |
Natura satelito de Jupitero (XXX) | |
Oficiala nomo | Jupitero XXX[1] |
Aliaj nomoj | S/2001 J 3 |
Historio | |
Malkovrintoj | -Scott S. Sheppard David C. Jewitt Jan Kleyna[1] |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
9-a de decembro 2001[1] Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 21 131 000 km |
Discentreco | 0,2096 |
Klinangulo | 150,725° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 633,90 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~4 km (averaĝe)[2] |
Maso - Denso |
~9 × 1013 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Albedo | ~0,04[2] (hipoteze) |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 22,3[2] |
Hermipo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Malkovro[redakti | redakti fonton]
Post observoj inter la 9-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002, Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, malkovris dekunu jupiterajn lunojn.
Ili anoncis ties malkovrojn[3] la 16-an de majo 2002. Inter tiuj, Hermipo, kiu tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2001 J 3.
Nomo[redakti | redakti fonton]
La 8-an de aŭgusto 2003, IAU aprobis[4] ĝin nomi Hermipo[5]. Hermipo (greke: Ἑρμιππη), en la helena mitologio, estis amatino de Zeŭso, kaj patrino de unu heroo nomata Orkomeno.
Orbito[redakti | redakti fonton]
Laŭ ĝia orbito, ĝi estas ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinecojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
- ↑ IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
- ↑ Angle, ĝi ricevis, la nomon de Hermippe, laŭ regulo kiu volas, ke la nomoj de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- pole Hermipo, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" Arkivigite je 2010-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Hermipo (angla versio) Arkivigite je 2010-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
- france Dekunu jupiteraj satelitoj S/2001 J1...S/2001 J 11, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane La ananka grupo (el "Projekto Luno")
|