Hermokrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hermokrato (geke: Έρμοκράτης) estis siracusa politikisto kaj generalo. Oni ne scias liajn ekzaktajn vivodatojn.

En la jaro -424, dum la packongreso de Gela oni unue aŭdas pri li, kiam li sukcese postulas, ke la siciliaj grekoj haltigu siajn disputojn. En -415 li konsilas formon de alianco tra Sicilio kontraŭ Ateno. Dum mallonga tempo li estis unu el la tri atenaj strategoj, sed pro malsukceso oni maldungis lin. Poste li estis la ĉefa konsilisto kaj helpanto de Gylippos kaj tial partoprenis la venkon super Ateno. En -412 li estis sendita kiel admiralo al Malgrand-Azio, sed pro perdo de siaj ŝipoj en la marbatalo de Kyzikos li estis malĉeeste ekzilita. Nur en -408 li revenis al Sicilio. Tie li mortis en -407 dum stratbatalo.

Hermokrato aperas en la du dialogoj Timeo kaj Kritio de Platono, kiuj priskribas Atlantidon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Atlantis-Scout: Platonaj dialogoj, Timeo kaj Kritio.