Hermosillo (komunumo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermosillo
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Poŝtkodo 83000–83357
Kodo laŭ INEGI 26 030
Retpaĝaro www.hermosillo.gob.mx
Politiko
Urbestro Jávier Gándara Magaña (2012-14)
Demografio
Loĝantaro 701 838
Loĝdenso 60 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 29°7′N 110°58′U  /  29.117°N, 110.967°U / 29.117; -110.967 (Hermosillo (komunumo)) (mapo)
Alto 210 m
Areo 14 880,2 km²
Horzono UTC -7
Situo de Hermosillo (komunumo) en (Meksiko)
Situo de Hermosillo (komunumo) en (Meksiko)
DMS
Situo de Hermosillo (komunumo) en
Situo de Hermosillo (komunumo) en
Situo de Hermosillo (komunumo) en

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hermosillo Municipality [+]
vdr

Hermosillo estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Hermosillo, kiu estas la plej grava urbo en Sonora kaj samteme la ĉefurbo de Sonora. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26030. Hermosillo signifas en la hispana "Virbelegetoj".

La teritorio de la komunumo ĝenerale estas tre ebena kun kelkaj montetoj ĝis 300 metroj super la marnivelo. Krom la ĉefurbo ekzistas kelkaj malgrandaj urboj, vilaĝoj kaj loĝlokoj inter aliaj: Miguel Alemán, San Pedro el Saucito, Bahía Kino, Kino Nuevo, La Victoria kaj La Manga.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 784342 loĝantojn. El tiuj estis 392697 viroj kaj 391645 virinoj. La komunumo havas surfacon de 14880,2 km², do temas pri unu el la plej grandaj komunumoj de tuta Sonora. La surfaco reprezentas ĉ. 8,02 % de la surfaco de la meksika subŝtato Sonora. La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 210 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo ekzistas du ĉefaj klimataj regionoj. Unu en la marborda regiono. Ĉi-tie ĉefas varma dezerteca klimato kun freŝaj vintroj kaj temperaturoj proksime al 0 °C en januaro kaj februaro ĝis temperaturoj de 48 gradoj en julio kaj aŭgusto. La pluvoj ĉefe okazoas en junio, julio, aŭgusto kaj septembro kun jara precipitaĵo de ĉ. 75 ĝis 200 milimetroj. La dua regiono en la resto de la komunumo havas temperaturojn inter 14 kaj 16 gradojn en januaro kaj februaro kaj 31 ĝis 47 gradojn en julio kaj aŭgusto. Pluvoj ĉe tie okazas en somero kaj estas jara precipitaĵo inter 200 ĝis 300 milimetroj.

Hidrogeografio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj riveroj estas la rivero Sonora kaj la rivero San Miguel, kiuj kuniĝas iom oriente de la komunuma ĉefurbo. La plej grava rivero estas la rivero Sonora, kiu fontas en la nordoriente de la meksika provinco.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 410024 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 397307 scipovis legi kaj skribi kaj 12325 personoj estis analfabetoj. Do 3,01 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 539089 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 5,984 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 1,11 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]