Heroa epoko de antarkta esplorado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La heroa epoko de antarkta esplorado difinas historian periodon inter la fino de la 19-a jarcento kaj la fruaj 1920-aj jaroj. Dum tiu 25-jara periodo, la antarkta kontinento fariĝis la nova celo de tutmondaj aventuristoj, kiuj entreprenis esploradi science kaj geografie tiun regionon. Dekses ekspedicioj estis plenumitaj el ok malsamaj landoj. Ĉiuj tiuj ekspedicioj estis sufiĉe rudimentaj pro tio, ke al ili mankis la teknologiaj novaĵoj, kiuj poste faciligis polusajn vojaĝojn. Pro tio la periodo estas ofte difinita kiel "heroa".

La pioniroj, kiuj partoprenis al tiuj ekspedicioj, spertis multajn elprovojn. 17 ekspedicianoj mortis dum tiu periodo.

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda