Herodiko
Ηρόδικος ο Κραθάθεος (487 a. K. - 371 a. K.) | ||
---|---|---|
Bildo de Herodiko, la Krateteano
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 487 a. K. en Selimbrio, Tracio, nuntempe Turkio | |
Morto | 371 a. K. en Knido Turkio | |
Alma mater | Medicina Fakultato de Knido | |
Profesio | ||
Okupo | nutristo kuracisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Herodicus Crateteus aŭ Herodicus Babylonius aŭ Herodicus de Selymbria estis greka retorikisto, kuracisto, sofisto, gramatikisto kaj profesoro de Hipokrato. Li studis Medicinon kaj estis sukcedinto de "Eŭrifonto de Knido" en la Medicina Lernejo de Knido, unu el la plej gravaj Medicinaj Lernejoj en la antikva Grekio kune kun la apuda Medicina Lernejo de Kos. Li estas menciita, kune kun "Iko de Tarento", kiel unu el la unuaj personoj kiuj aplikis gimnastikon en la terapio de malsano kaj konservado de la sano.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en la urbo Selimbrio[rompita ligilo], kolonio de la ŝtaturbo Megara, kaj praktikis medicinon en diversaj grekaj urboj inkluzive de Selimbrio, Megara, Ateno, kaj Knido. Herodiko kredis ke ekzercado kaj bona dieto estas ŝlosilaj fundamentoj de sano,[1] kaj emfazis la uzon de ambaŭ por trakti diversajn malsanojn. Li ankaŭ eble estis unu el la mentoroj de Hipokrato. Li same rekomendas masaĝon uzante utilajn herbojn kaj oleojn. Liaj teorioj estas konsideritaj la fundamento de la sportmedicino.
Herodiko estas konsiderata la unua kuracisto praktikonta tio kio iĝus konata kiel terapia gimnastiko. Herodiko rimarkis ke malfortaj bokso-luktistoj akiras forton kiam submetitaj al rigora ekzercado. Tiu ĉi rimarko igis Herodikon komenci preskribi ekzercon kiel kuracadon kaj preventan rimedon kontraŭ malsano. Konservi sanon estis same tiel grava por Herodiko kiel la restaraŭrado de sano.
Kelkaj akademiuloj kredas ke Hipokrato, ofte nomita la patro de medicino, estis influita de Herodiko. Ĉi tio estas pro la atento, kiun Hipokrato donis al higiena ekzercado.
En Klasika Grekio, kuracistoj malofte estis permesitaj eniri en la gimnaziojn. Manko de ekspozicio lasis la plej multajn grekajn kuracistojn de tiu epoko nekonsciaj pri la efikoj de la ekzercado. Estinte kaj gimnastika majstro kaj kuracisto donis al Herodiko unikan komprenon pri la medicinaj aplikoj de la ekzerco. Herodiko verŝajne verkis "Ars Gymnastica" ("Gimnastika arto"), serion da gimnastikaj ekzercoj kiujn li kutime traktis febrajn kondiĉojn kaj aliajn malsanojn.
Eŭrifono, mentoro de Herodiko ĉe la Medicina Fakultato de Knido, emfazis la gravecon de dieto en la konservado de la sano. Li teoriis, ke la eraraj profitoj kreitaj pro la malbona digesto disvastiĝas tra la korpo kaj kaŭzas malsanon. Herodiko kontribuis al tiu teorio aldonante ke bonorda digestado de manĝaĵo nur okazas kun posta ekzerco.
Nekapableco moviĝi post manĝado povus kaŭzi humuran malekvilibron inter tio, kion Herodiko nomis "akraj kaj amaraj" likvaĵoj. Herodiko kredis ke malsanoj estis kaŭzitaj de malekvilibro en tiuj du likvaĵoj en unu aŭ pluraj internaj organoj. Tiu teorio estas simila kaj eble influis la prihumuran teorion de Hipokrato.
Herodiko ankaŭ rekomendis la uzon de terapia masaĝo. Li estis specifa en la maniero ke masaĝo devus esti donita. Herodiko rekomendis, ke masaĝo komence estu malrapida kaj milda, poste pli rapida, kun aplikado de pli da premo, kiu estis sekvita de pli milda frotado.
Multaj samtempuloj de Herodiko, kiel ekzemple Aristotelo, kritikis liajn metodojn kvazaŭ ili estis tro severaj kaj malagrablaj. Herodiko estis akuzita de la verkinto de "Epidemioj" pri mortigado de pacientoj kun la intenseco de siaj ekzerco-rutinoj. Laŭ Platono, Herodiko rekomendis ke siaj pacientoj piediru de Ateno al Megara, distanco de iom pli ol 40 kilometroj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Giuseppe Emanuele Ortolani (1758-1828)
- Hipokrato el Kos (460 a. K. - 377 a. K.)