Herodoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
busto de Herodoto el la romia epoko (Muzeo de la antikva Agoro de Ateno)

Herodoto (greke: Ἡρόδοτος Ἁλικαρνασσεύς; naskiĝis ĉirkaŭ -484, mortis en -425) estis helena historiisto. Lia Historio estas la plej frua historiverko ankoraŭ restanta (estas pli malnova historiisto kaj geografiisto, sed kies verko perdiĝis preskaŭ tute: Hekateo el Mileso) plena el la antikva mediteranea mondo. Pro tio Cicerono nomis lin "la patro de historio". Tamen, multe da lia verko baziĝas sur mito kaj onidiro, do ĝi estas ne tute fidinda fonto de scio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Herodoto fuĝis antaŭ la tirano Lygdamis al Samoso; reveninte li helpis faligi la tiranon. Sed baldaŭ poste li denove forlasis la patrujon (por ĉiam) pro la avareco de siaj samlandanoj. Li iris Atenon, kie li publike laŭtlegis en 445 parton de siaj verkoj historiografiaj: li gajnis 10 talentojn da premia mono. Poste li aliĝis al la kolonistoj de Thurii (Suda Italujo), kie li trovis novan hejmlandon. De tie li plurfoje vojaĝis Atenon por viziti gravulojn kiel PeriklonSofoklon, kun kiuj li estis en amikaj rilatoj. La enhavojn historian kaj geografian Herodoto mem akiris vojaĝante (Nigra Maro, Kerĉa markolo, Cipro, Egipto, Cirenio, Tiro, tra Egipto disde Naŭkratis ĝis Elephantine kaj tra Persio disde la marbordo ĝis Susa). La kromnomon "patro de historiografio" li portas ĉar li estis la unua konata persono kiu entreprenis tiom granda mondohistoria verko. Tiun ĉi verkon disdividis la spertuloj en Aleksandrio en naŭ librojn.

Verkopriskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉefa temo en ĝi estas la bataloj inter la barbaroj kaj la helenoj, ĉefe la du grandaj persaj militoj. Herodoto komenciĝas per la historio de Lidio, kies reĝo Krezo estis atakinta antaŭe la grekan Malgrandazion. Poste li skribas pri la persoj, la venkintoj de la lidianoj, poste pri la egiptoj, la babilonanoj, la skitoj kiuj enserie malvenkis kontraŭ la persoj. Ekde la kvina libro Herodoto rakontas pri la militoj de la grekoj kontraŭ la barbaroj per koneksoj. Multaj flankendiritaĵoj ene de la diversaj partoj informas onin tre bunte pri la landoj kaj la popoloj pli malpli proksimaj. Ĉar Herodoto ŝatis rakonti tre larĝe kaj malrapide la verko, kiu enhavas spacon de tri jarcentoj ĝis la jaro 479, prezentas vere ĉiujn konojn historiajn kaj geografiajn tiamajn.

Karaktero verka[redakti | redakti fonton]

Ĉe la persono de Herodoto malfacilas separi historiiston kaj geografon. Tio samas ankaŭ ĉe aliaj postaj esploristoj kaj pensantoj, ekz. Polibio kaj Strabono, Ernst Curtius kaj Carl Ritter, Friedrich Ratzel kaj Heinrich Nissen. La verko ja havas laŭstrukture epikan unuecon kaj la tuto baziĝas sur tio, ke ĉia historio estus rezulto de morala mondordo kaj ke ĉia transpaso de la die donitaj bariloj incitus la diojn kaj krius pri venĝo fare de ili.

Pridisputatas la maniero de la estiĝo de la verko jene: ĉu Herodoto jam ekde la komenco laŭ firma plano ellaboris la diversajn partojn parte en Ateno parte en Thurii? ĉu li unuigis diverstempe produktitajn verkerojn je brila tutaĵo? La fino kun la sturmepreno de Sestos (okazaĵoj mondhistorie flanka, ne tro grava) supozigus onin ke la verko neniam estis finfarita.

La dialekto estas iona kiel reverenco antaŭ pli maljunaj historiografoj nomitaj "logografoj", kiu perfekte taŭgas je sobra prezentado de historiaj faktoj (la gepatra lingvo de Herodoto estis la dora dialekto).

Ĉefa valoro de la verko estas sendube la bunteco enhava, kvankam li ankoraŭ estis for de kritika historiografio. Tamen li ne ĉion senkritike kopiis! Ĉiuokaze li ja strebis serĉi la veron, kaj la de li mem vidataj aferoj li bonege prezentis kaj plejofte ankaŭ korekte. Multaj aferoj je unua vido nekredeblaj evidentiĝis dum arkeologiaj esploroj korektaj. Kelkaj eraroj simple okazis ĉar li dependis de tradukistoj kaj favore intervjuis sacerdotojn subjektivajn kaj persvademajn. Pri la barbaroj neniu alia greko tiom ekvilibre juĝis kiom Herodoto. Ŝatante Atenon li de tempo al tempo juĝis nefavore al Korinto aŭ Tebo. Ankaŭ liaj religiaj konvinkoj eble malhelpis objektivecon pri historiaĵoj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Aperis traduko de la tuta verko fare de Spiros Sarafian: Herodoto - Historio, Ateno 2006, 623 paĝoj

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 226-227, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]