Saltu al enhavo

Heroica Guaymas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heroica Guaymas
loĝlokoj de Meksiko Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 85400–85499
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 117 253  (2020) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 55′ N, 110° 54′ U (mapo)27.919166666667-110.8975Koordinatoj: 27° 55′ N, 110° 54′ U (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Heroica Guaymas (Sonora)
Heroica Guaymas (Sonora)
DEC
Lokigo de Sonora en Meksiko
Situo de Heroica Guaymas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guaymas [+]
vdr

Heroica Guaymas [heroika guajmas], pli longe Guaymas estas urbego, municipo kaj marhavena urbo en la subŝtato Sonora en nordokcidenta Meksiko.

Paroĥa preĝejo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 loĝantaro de Heroica Guaymas estis 117 253 homoj. Ĉirkaŭ 2005 Guaymas atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La urbego situas laŭ la Kalifornia Golfo sur ebenaĵo averaĝe 10 m super la marnivelo 134 kilometrojn sude de la subŝtata ĉefurbo Hermosillo kaj 389 kilometrojn de la usona limo. Tiu ebenaĵo estas okcidenta rando de la Sonora Dezerto, la la marnivelo varias inter 0 kaj 100 m.

La unua komunumo - fondita en 1701 fare de jezuitaj monaĥoj - situis plurajn kilometrojn for de la nuna loko kaj nomiĝis San José de Guaymas. Tamen, ĉi tiu malgranda misio estis detruita plurfoje per indianaj atakoj, sed poste ĝi ĉiam rekonstruiĝis. En 1769 subreĝa deklaro validigis tiun misian vilaĝon, tgiu dato iĝis la oficiala fondo. La haveno akiris komercan licencon en 1811, la maraj doganoj estis enkondukitaj en 1823. Guaymas estis establita kiel sendependa municipo en 1825. La 13-an de julio 1854, la francoj atakis la urbon, sed la defendantoj forpelis la fremdajn invadantojn. Ekzakte 5 jarojn poste la komunumo estis levita al urba rango. En 1865 kaj 1866 la francoj havis la areon. Dum la tuta 20-a jarcento la haveno kaj kun ĝi la urbo mem daŭre disvolviĝis. En 1961, la naftoterminalo estis konstruita, en 1972 mara trafiko komenciĝis inter Guaymas kaj Santa Rosalía. En la sama jaro la konstruado fiŝkapta industria parko konstruiĝis.

La urbego mem estas plejparte industria haveno kaj estas la ĉefa haveno por Sonora. La ĉefa produktaĵo de Guaymas estas la mielo kun bona kvalito kaj internacia rekono. Nature la fiŝkaptado estas signifa, krome spite la dezertan areon la agronomiaj kultivaĵoj estas: tritikoj, sojfaboj, maizoj, kotonoj, legomoj, kukurboj kaj papajoj. Paralele ekzistas bredado. Pro la plaĝoj la turismo menciindas.

La plimulto de la loĝantoj estas la katolikoj.

La haveno kun statuo

La urbego estas alirebla voje, trajne, ŝipe, eĉ ekzistas internacia flughaveno.

Heroica Guaymas situas en dezerta klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Precipitaĵo estas dum la musonaj monatoj de julio ĝis septembro, jare resume nur 245 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C kaj varias inter 17-33 °C.

Bildoj pri Heroica Guaymas
Triopo de prezidentoj
Placo, maldekstre monumento
Municipa palaco
Banko
Kiosko

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • klasikisma banko
  • ĉiujara karnavalo ekde 1888
  • monumento de 3 prezidentoj
  • strandoj laŭ la maro 117 kilometrojn

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans