Saltu al enhavo

Heroica Nogales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Nogales (Arizono).
Heroica Nogales
loĝlokoj de Meksiko
limurbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 84000–84094
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 261 137  (2020) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 20′ N, 110° 57′ U (mapo)31.325833333333-110.94583333333Koordinatoj: 31° 20′ N, 110° 57′ U (mapo) [+]
Alto 1 173 m [+]
Heroica Nogales (Sonora)
Heroica Nogales (Sonora)
DEC
Lokigo de Sonora en Meksiko
Situo de Heroica Nogales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nogales, Sonora [+]
v • d • r

Heroica Nogales pli mallonge Nogales estas urbego, sidejo de municipo Nogales (Sonora) en la subŝtato Sonora en Meksiko. La nomo Nogales estas la hispana vorto por "juglandarboj".

Muro inter ambaŭ Nogales

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 loĝantaro de la urbego estis 264 782 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La urbego situas rekte laŭ la usona landlimo en montaro Okcidenta Patrinmontaro ĉirkaŭ 1250 m super la marnivelo. Rekte norde etendiĝas Nogales (Arizono) jam en Usono, sed inter ambaŭ urbegoj kuras longa kaj alta muro.

En tiu duondezerta tereno nur en 1841 estis establita farmo por bredado. En la usona flanko 2 fratoj establis komercan stacion. En 1880 la usona poŝto nomumis ĝin Nogales. En la meksika flanko sendependa municipo Nogales estis establita la 11-an de julio 1884. La 27-an de aŭgusto 1918 interpafado eksplodis, ĉar meksikano provis trapasi la limon sen registriĝi ĉe la usona doganejo. La pafado evoluis batalo, multaj mortis. Tial la meksika Nogales en 1961 ricevis la titolon "Heroa" oficiale Heroica. Intertempe Nogales estis deklarita urbo en 1920. En 1929 ribelo eksplodis en Nogales pro murdo de prezidanto Álvaro Obregón (pasintjare murdita). La urbo spertis rapidan disvolviĝon ekde la 1960-aj jaroj, kiam la meksika registaro komencis evoluigi la randajn regionojn por limigi ekonomian dependecon de Usono.

Aĉetstrato

En tiu limurbo furoras la serva sektoro por usonaj turistoj. La urbocentro konsistas el trinkejoj, hoteloj, restoracioj kaj kuriozaĵvendejoj. La industrio produktaj plejparte en libera komerca zono. Ankaŭ ekzistas bovobredado de brutaro por la eksterlanda eksporto. La agrikulturo produktas freŝajn legomojn, fruktojn al Usono.

Kampuso

En la urbego kampuso funkcias.

Heroica Nogales estas finstacio de la federacia ŝoseo, kiu servas kiel la ĉefa komerca arterio. Estas ankaŭ internacia flughaveno, kiu, ekde 2015 jam ne havis komercajn flugojn.

Kirko

La plimulto de la loĝantoj estas la katolikoj. Ekde 2015 la loko estis levita katolika diocezo.

Heroica Nogales situas en duonarida klimato (BSk) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj, ofte prezentante frostojn pro la alteco. La jara averaĝa temperaturo estas 18 °C kaj varias inter 10-26 °C. Jare averaĝe pluvas 455 mm, iomete en ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte julie kaj aŭguste.

Bildoj pri Heroica Nogales
Urba panoramo
Vojo
Vendejo
Hotelo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans