Herono
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Herono | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 2009 en Aleksandrio |
Morto | 30-an de novembro 1974 (-35-jara) en Aleksandrio |
Lingvoj | antikva greka lingvo |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • inventisto • fizikisto • verkisto • mechanical automaton engineer • inĝeniero |
Verkoj | aeolipile Formulo de Herono |
Herono de Aleksandrio (ĉ. 10 – ĉ 70 p.K.) estis greka matematikisto kaj inventisto, kiu ĉefe interesiĝis pri praktika pristudo de mekaniko kaj inĝenierado. Li traktis multajn problemojn en sia verko Dioptra. Li estas konata nun pro la propozicio 1.8 de sia Metrica, alinomata formulo de Herono. La manuskripto de Herona verko estis perdita dum jarcentoj antaŭ ĝia malkovro en 1894. Kompleta kopio troviĝis pli malfrue.
La supre donitaj vivdatoj de Herono estas tre malcertaj. Oni supozas, ke li mem vidis la lunan eklipson de la 13-a de marto 62; sed certe estas nur, ke li vivis post Arkimedo (-287 – -212) kaj antaŭ Pappos de Aleksandrio (ĉ. 300).