Herono de Aleksandrio
Herono de Aleksandrio | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Ἥρων | ||
Naskiĝo | ĉ. 10 p.K. en Aleksandrio | |
Morto | ĉ. 70 p.K. en Aleksandrio | |
Lingvoj | antikva greka [#] | |
Ŝtataneco | Aegyptus [#] | |
Profesio | ||
Okupo | matematikisto • fizikisto • mechanical automaton engineer • inĝeniero • inventisto [#] | |
Laborkampo | geometrio • mekaniko • inĝenierarto • optiko • matematiko • geodezio [#] | |
Verkado | ||
Verkoj | aeolipile ❦ Formulo de Herono [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Herono de Aleksandrio (ĉ. 10 – ĉ 70 p.K.) estis greka matematikisto kaj inventisto, kiu ĉefe interesiĝis pri praktika pristudo de mekaniko kaj inĝenierado. Li traktis multajn problemojn en sia verko Dioptra. Li estas konata nun pro la propozicio 1.8 de sia Metrica, alinomata formulo de Herono. La manuskripto de Herona verko estis perdita dum jarcentoj antaŭ ĝia malkovro en 1894. Kompleta kopio troviĝis pli malfrue.
La supre donitaj vivdatoj de Herono estas tre malcertaj. Oni supozas, ke li mem vidis la lunan eklipson de la 13-a de marto 62; sed certe estas nur, ke li vivis post Arkimedo (-287 – -212) kaj antaŭ Pappos de Aleksandrio (ĉ. 300).
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.history.rochester.edu/steam/hero/index.html Arkivigite je 2010-12-08 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.tmth.edu.gr/en/aet/5/55.html Arkivigite je 2007-09-05 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.mlahanas.de/Greeks/HeronAlexandria.htm