Heroo de la Rusia Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heroo de la Rusia Federacio
milita honorigo pro kuraĝo • Q16482168
Lando Rusio
Fondita en 1992
vdr
bildigo de la kokarda medalo

Heroo de la Rusia Federacio (ruse Герой Российской Федерации, Geroj Rossijskoj Federacii) estas la plej alta honora titolo de la Rusia Federacio. Persono kiu estis honorigita per tiu titolo ankaŭ ricevas or-stelan medalon, honoriga kokardo kiu identigas la ricevantojn. Tiu honoriga ora stelo preskaŭ samaspektas kiel la ora stelo de Heroo de Sovetunio kaj kune kun ankaŭ preskaŭ samaspektaj orstelaj insignoj de la ŝtatoj Belorusio, Kazaĥio kaj Ukrainio konsidereblas ties sekvaĵo.

La titolo estas aljuĝita al personoj por "servo al la rusia ŝtato kaj nacio, kutime konektita kun heroa atingo militotaŭga". La titolo estas donita per dekreto de la prezidanto de la Rusia Federacio.[1] Rusia civitaneco de la honorigito ne estas deviga.

La titolo estis establita en 1992, kaj estis premiita pli ol 970 fojojn ekde tiam, inkluzive de pli ol 440 fojoj postmorte.[2]

Iuj esperantlingvaj biografiaj artikoloj pri honorigitoj videblas en la vikipedia kategorio Herooj de Rusia Federacio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]