Herrín de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herrín de Campos
Iglesia del Salvador, Herrín de Campos 01.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47607 [+]
Demografio
Loĝantaro 123  (2022) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 4° 57′ U (mapo)42.124444444444-4.9530555555556Koordinatoj: 42° 7′ N, 4° 57′ U (mapo) [+]
Alto 784 m [+]
Areo 29,59 km² (2 959 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Situo de Herrín de Campos
Situo de Herrín de Campos

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Herrín de Campos [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Herrín de Campos [eRIN deKAMpos] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco.

Herrín de Campos en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Foto de Herrín de Campos de la unua duono de la 20-a jarcento kie videblas vinkeloj.
Foto de Herrín de Campos de la unua duono de la 20-a jarcento kie videblas tradiciaj rikoltlaboroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 29,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 119 loĝantojn. Ĝi perdis 750 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 69 km de Valadolido, provinca ĉefurbo, kaj 45 km de Palencia.

Ĝi limas kun Boadilla de Rioseco, Guaza de Campos (Palencia), Villafrades de Campos kaj Villalón de Campos (Valadolido). La municipa teritorio estas integrita ene de la Birdoprotekta Areo ZEPA La Nava - Campos Norte1 apartenanta al la Reto Natura 2000. Abundas otidoj kaj kankroj en la rivero Sequillo [seKIljo].

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. La infanto don Pedro, filo de Sancho la 4-a kaj María de Molina, donis la vilaĝon al la Abatejo Las Huelgas (Burgos), sub kies senjorlando ĝi restis dum jarcentoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj iom da porkoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Estas projektoj instali irigacion.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kun monumenta retablo kaj la vinkeloj, nune renkontigejoj de amikaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]