Kirchlindach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Herrenschwanden)
Kirchlindach
Blazono de Kirchlindach
Blazono de Kirchlindach
Blazono de Kirchlindach
Kirchlindach en vintro
Kirchlindach en vintro
Kirchlindach en vintro
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Berno
Koordinatoj  47° 0′ 0″ N 7° 24′ 40″ O / 47.00000 °N, 7.41111 °O / 47.00000; 7.41111 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 0″ N 7° 24′ 40″ O / 47.00000 °N, 7.41111 °O / 47.00000; 7.41111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2849
Areo 11,95 km²
Alteco 595 m super marnivelo
Poŝtkodo 3038
Komunumkodo 0354
Mapo de Kirchlindach
Mapo de Kirchlindach
Mapo de Kirchlindach
vdr


Kirchlindach (prononcu kirĥlind) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Berno kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2849 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kirchlindach situas en la Svisa Mezlando norde de la federacia urbo Berno, al kiu en sudo de la komunumo la rivero Aro formas la limon. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Heimenhaus, Herrenschwanden, Jetzikofen, Kirchlindach, Oberlindach kaj Niederlindach.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,95 km², de kiuj 23,7% estas kovritaj de arbaro, 66,7% servas por agrikulturo kaj 8,5% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Kirchlindach limas en nordo al Diemerswil, en nordoriento al Münchenbuchsee, en oriento al Zollikofen, en sudoriento al Bremgarten ĉe Berno, en sudo al Berno, en sudokcidento al Wohlen ĉe Berno, en okcidento al Meikirch, kaj en nordnordokcidento al Schüpfen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Kirchlindach kruciĝas la kantona ĉefvojo n-ro 236 de Aarberg al Berno kun la kantona ĉefvojo n-ro 235.4 de Wohlen ĉe Berno al Zollikofen. Per la loka buslinio de Zollikofen al Berno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Kirchlindach datiĝas el la jaro 1185 kiel Lindenacho. En Kirchlindach estis trovitaj tombejokampoj el la Hallstatt-epoko kaj la La-Tène-epoko. Dum mezepoko la plej gravaj bienposedantoj en Kirchlinda estis la Senjoroj de Bremgarten. En la 14-a jarcento la havaĵo transiris al berncivitaj familioj. Kirchlindach ne fariĝis aparta senjorujo sed estis submetita kiel tribunaldistriktoj Kirchlindach kaj Herrenschwanden al la urba tribunalo de Berno. La supera jurisdikcio apartenis al la kampartribunalo de Zollikofen, kiu ek de 1406 estis submetita al Berno. Dum la tempo de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 la vilaĝoj de Kirchlindach apartenis al la helveta distrikto Zollikofen. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Kirchlindach estis atribuita al la distrikto Berno. En la jaro 1834 el la vilaĝoj de la paroĥo Kirchlindach estis formita la politika komunumo Kirchlindach. En la jaro 1959 oni por la rezisto de la loĝantaro reziginis pri la realigo de nacia flughaveno en Kirchlindach. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]