Herrera de Soria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Herrera de Soria
Iglesia Ntra. Sra. de le Natividad de Herrera de Soria.jpg
Administrado
Poŝtkodo 42148 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9  (2021) [+]
Loĝdenso 0 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 46′ N, 3° 1′ U (mapo)41.762777777778-3.0122222222222Koordinatoj: 41° 46′ N, 3° 1′ U (mapo) [+]
Alto 1 094 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Herrera de Soria
Situo de Herrera de Soria

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Herrera de Soria [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Herrera de Soria [eREra deSOrja] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco. La loknomo Herrera de Soria estas etimologie komprenebla kiel Forĝejo de Sorio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko Pinaroj en la nordokcidento de la provinco Sorio.
Loko de Herrera de Soria en la provinco Sorio.
Juniperaro.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 26,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 9 loĝantojn, kontraste al plo ol 400 kunposedantoj de la arbaro. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 250 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 58 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi apartenas al la Natura Parko Cañón del Río Lobos.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Cañón del Río Lobos, okupanta 1 491 hektarojn, nome 57 % de la teritorio, la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sabinares Sierra de Cabrejas, okupanta 1 113 hektarojn, nome 43 % de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Cañón del Río Lobos, okupanta 1 491 hektarojn, nome 57 % de la teritorio.

Temas pri tre grava areo el ekologia vidpunto. Inter arboj elstaras juniperoj, pinoj kaj kverkoj. Inter mamuloj menciindas kapreoloj, aproj, melo, sciuroj, vulpoj ktp. Inter birdoj rimarkindas gipoj, perknopteroj, agloj, falkoj, pegoj, la ruĝbeka montokorvo, la malgranda krucbekulo ktp. Abundas ankaŭ reptilioj, amfibioj kaj fungoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

La loka ekonomio dependis entute de la diversaj enspezoj de la montara arbaro, nome ligno, paŝtado, rezino ktp. La posedo de la arbaro estis municipa. Fine de la 19-a jarcento oni dekretis procezon de desamortización, kiu konsistis en senposedigo de posedaĵoj de kolektivaj entoj, kiaj municipoj por ties posta vendo. Tiel oni rabadis al la lokanoj ties montaron. En 1905 okazis tiukadra aŭkcio, per kiu 44 lokanoj akiris la montaron. En 2007 oni rereguligis la administradon kaj oni trovis 400 heredantojn de proksimume tri kvaronoj de la iama kolektiva posedaĵo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Panoramo el Revoluga.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), ĉefeforstado, kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]