Herrmann Julius Meyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tomboŝtono de Meyer en Lepsiko.

Herrmann Julius MEYER (naskiĝinta la 4-an de aprilo 1826 en Gotha, mortinta la 12-an de marto 1909 en Lepsiko) estis germana eldonisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Meyer frekventis la gimnazion en Hildburghausen kaj ricevis poste trejnadon kiel librovendisto. Komence de 1849 li iris, laŭ la volo de la patro Novjorkon por fondi filion de la Bibliografia Instituto, kies plua ekzisto en Germanlando estis nesekura. La klopodoj fariĝi liveranto de la patra eldonejo kaj de aliaj germanaj eldonejoj en Usono ne sukcesis nek memstara eldonado trans la oceano. En 1854 li likvidis la firmaon en Usono kaj eklaboris en la eldonejo de la patro Joseph Meyer ekde 1855. Post la morto de la patro (1856) li solidigis la entreprenon koncentriĝante pri la enciklopedio, la Universum kaj la finfarado de la verko Großer Hand-Atlas.

Imitante la patron sed respektante ĉiujn kopirajtajn leĝojn li fondis en 1861 kaj 1864 novajn seriojn pri klasikuloj. Tion Meyer ankoraŭ intensigis post la abolicio de la t.n. klasikula privilegio (kopirajto por verkoj de verkistoj mortintaj antaŭ la 9.11.1837) kaj fondis la serion Bibliothek der deutschen Nationalliteratur, kiun prizorgis Heinrich Kurz. Ekde 1862 aperis la serio Meyers Reisebücher, je la komenco zorge de la verkisto H. A. von Berlepsch, kiu ekzistis ĝis la 1930-aj jaroj. Ekde 1863 aperis je ties instigo la Thierleben de Alfred Edmund Brehm en la eldonejo Meyer kiu finfaritis en 1869 kaj eldonitis daŭre en formo refarita kaj pligrandigita. Tre fruktodona estis la kontakto de Meyer kun Konrad Duden, kies ortografia leksikono aperis ekde 1880 ĉe Meyer. Ĉefa apogilo estis la enciklopedio Meyers Konversations-Lexikon, de kiu li faris po 15-volumajn eldonojn trifoje kun pluraj suplementoj (1857-60, 1861-67, 1874-78). Por doni al la entrepreno bazon pri larĝan koncerne personaron, teknikon kaj vendadon Meyer transloĝiĝis kun la entrepreno en 1874 de Hildburghausen al Lepsiko. En 1884 li retiriĝis de la aktiva estrado.

Meyer sciis korekte taksi la kleriĝvolon kaj informiĝdeziron de la samtempuloj kaj realigis siajn planojn ĉiam en la kadro de la donitaj financaj kaj teknikaj eblecoj. Al tio apartenis ankaŭ la pluevoluigo de la kolportadosistemo kaj la kreado de novaj vendosistemoj per vojaĝantaj agentoj. Meyer edziĝis al Caroline Antonie (+1919), filino de la eldonisto Johann Valentin Meidinger, en 1857. Li estis patro de la geografo Hans Meyer kiu estis la unua eŭropano kiu alvenis al la montopinto de Kilimanĝaro.

Karitata fondaĵo apartamenta[redakti | redakti fonton]

Kun startkapitalo de 2 milionoj da oraj markoj Meyer fondis en 1888 la Societon por la konstruo de malkaraj loĝejoj en Lepsiko. Tiu fondaĵo, kies kapitalo kontinue pligrandiĝis per interezoj kaj novaj aldonaĵoj, starigis ĝis 1928 ne malpli ol 261 domojn kun 2457 loĝejoj. Ĝi ekzistas ĝis nun.

Transdono entreprenada[redakti | redakti fonton]

La filoj de Meyer, Hans, Arndt kaj ekde 1903 ankaŭ Herrmann, daŭrigis la entreprenan laborojn. En 1902 la Bibliografia Instituto ankaŭ kunlaboris kun la eldonejo Prosvestsĥenije en Sankt Peterburgo, kiu precipe eldonis leksikonojn.. En 1905 fonditis la firmao Kultura por la vendado, en 1908 la eldonejo Dejatel. Tiuj firmaoj konfiskitis en 1914, kiam la Unua mondmilito eksplodis, kiel posedaĵoj de la malamiko. En 1915 la eldonejo iĝis akcia kompanio. En 1946 faritis ŝanĝo de la milite suferinta entrepreno en popolproprietan entreprenon. Sed la akciuloj translokis en 1953 la sidejon de Lepsiko al Mannheim. En la jaro 1991-a la du firmaoj (unu en FRG kaj la alia en GDR) reunuiĝis. En 1984 jam estis kunfandiĝo kun la eldonejo Brockhaus.

Literatur[redakti | redakti fonton]

  • J. Hohlfeld, Das Bibliogr. Inst., FS zu seiner Jh.-feier, 1926 (P)
  • G. Menz, 100 J. Meyers Lex., 1939
  • W. Behrmann, 135 J. Kartographie im Bibliogr. Inst., 1963
  • H. Sarkowski, Das Bibliogr. Inst., Verlagsgesch. u. Bibliogr. 1826-1976, 1976 (P)
  • H. Sarkowski, Begegnungen mit Amerika, Zur frühen Gesch. d. Bibliogr. Inst., in: Aus d. Antiquariat, 1976, H. 6, S. 184-88.
  • Biografio ĉe NDB.