Hersiwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hersiwil
Blazono de Hersiwil
Blazono de Hersiwil
Blazono de Heriswil
Hersiwil en aprilo 2011, fotita el balono, malantaŭe maldekstre en la bildo videblas Burgäschilago
Hersiwil en aprilo 2011, fotita el balono, malantaŭe maldekstre en la bildo videblas Burgäschilago
Hersiwil en aprilo 2011, fotita el balono,
malantaŭe maldekstre en la bildo videblas Burgäschilago
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Soloturno
Komunumo(j) Drei Höfe
Geografia situo CH1903: 614868 / 223831 (mapo)47.1652777777787.6347222222222Koordinatoj: 47° 10′ N, 7° 38′ O; CH1903: 614868 / 223831 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 184
Areo 1,41 km²
Alteco 491 m super marnivelo
Poŝtkodo 4558
Mapo de Hersiwil
Mapo de Hersiwil
Mapo de Hersiwil
vdr

Hersiwil estas iama komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 184 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010. Ekde la 1-a de januaro 2013 ĝi formas parton de la nova komunumo Drei Höfe.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hersiwil situas en la Svisa Mezlando sur la orienta flanko de la flotebenaĵo de la rivero Emme, naŭ kilometrojn sudoriente de la kantonĉefurbo Soloturno. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Hersiwil mem la bieno Rütihof en nordokcidento de la komunumo. Hersiwil apartenas kaj laŭ surfaco kaj laj loĝantaro al la plej malgrandaj komunumoj de Kantono Soloturno. Ĝia teritorio etendiĝas sur areo de 1,41 km², de kiuj 23% estas kovritaj de arbaro, 70% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Hersiwil limis en nordnordoriento al Horriwil, en nordoriento en unu punkto al Etziken, en okcidento nordokcidento al Aeschi, en sudoriento kaj sudo al Heinrichswil-Winistorf, en okcidento al Halten, kaj en nordokcidento al Oekingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hersiwil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la vilaĝo kondukas flanka vojo de Oekingen al Winistorf. Per la buslinio n-ro 16 de Aeschi al Kriegstetten la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Sub la komunumo pasas tra tunelo la linio de fervojo 2000 de la orient-okcidenta rapidlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Zuriko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hersiwil datiĝas el la jaro 1324 kiel Hersenwile. Kiel parto de la senjorujo Kriegstetten-Halten Hersiwil fariĝis en la jaro 1466 havaĵo de la urbo Soloturno, kiu en 1665 ankaŭ akiris al superan jurisdikcion pri la vilaĝo. Sub la malnova reĝimo ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Hersiwil formis komunumon kune kun Heinrichswil. Ek de tiam ĝis 1854 ekzistis triopa komunumo Hersiwil-Heinrichswil-Winsitorf. En la jaro 1854 el la tri vilaĝoj fariĝis memstaraj komunumoj. [2]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Heinrichswil-Winistorf estis kunigita kun Hersiwil al la nova komunumo Drei Höfe.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]