Herta Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herta Müller

Herta MÜLLER (naskiĝis la 17-an de aŭgusto, 1953 en Nițchidorf, kiel anino de la germana minoritato de la regiono Banat, en Rumanio) estas germanlingva verkistino.

En 1987 ŝi transmigris el Rumanio, kaj de tiam vivas en Berlino. Ŝi havis malfacilaĵojn kun la komunisma ŝtato, ĉar ŝi rifuzis kunlaboron kun la sekreta polico Securitate. Ŝiaj verkoj priskribas moralajn fiagojn de homoj, male al la radianta bildo, kiun la reĝimo volis prezenti. Ŝi priskribis la hipokriton en vilaĝa vivo, maltoleremon, koruptadon kaj krudan subpremon de la "ne-kiel-ni-uloj".

Ŝi estas unu el la lastaj verkistoj de banataj ŝvaboj, ĉar en la dua duono de la 20-a jarcento preskaŭ ĉiuj transmigris el Rumanio al Germanio kaj tie vivas dise inter aliaj germanoj.

En 2009 ŝi ricevis la Nobel-premion pri literaturo.

Listo de verkoj

  • Niederungen (1982, cenzurita, eldonita sencenzure pli poste en Germanio)
  • Der Mensch ist ein großer Fasan auf der Welt (1986)
  • Barfüßiger Februar (1987), novelaro
  • Reisende auf einem Bein (1989)
  • Eine warme Kartoffel ist ein warmes Bett (1992)
  • Der Teufel sitzt im Spiegel (1991)
  • Der Fuchs war damals schon der Jäger (1992)
  • Herztier (1994)
  • Hunger und Seide (1995)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.tour-literatur.de/Links/links_autoren/mueller_herta_links.htm greke http://www.litlinks.it/m/mueller_herta.htm greke http://www.banater-schwaben-berlin.de/Literatur/Literatur-Mueller.html