Het Belang van Limburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Het Belang van Limburg

emblemo

taggazeto
Ĝenro ĝenerala
Periodeco ĉiutaga

Lando Belgio
Urbo Haselto
Publikigisto Concentra
Ĉefredaktisto Ivo Vandekerckhove
Establodato 1879
Lingvoj

nederlanda

Eldonkvanto 100 000
ISSN -

Retejo http://www.hbvl.be
vdr

Het Belang van Limburg (eo:La Graveco de Limburgo) estas nederlandlingva flandra gazeto kiu same kiel la Gazet van Antwerpen apartenas al la Regiona Eldonejo Concentra. Temas pri klare regiona gazeto, adaptita je belga Limburgo. Ĝi havas eldonkvanton de proksimume 100 000 ekzempleroj kaj atingas pli ol 85% de la limburga gazeta legantaro.

Nombro de legantoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ enketo de la sendependa kontrolorgano CIM en Belgio inter junio 2004 kaj majo 2005, Het Belang van Limburg havas ĉiutage 414.200 legantojn. Tio estas 12,6% pli ol dum la pasinta enketo.