Hetajro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hetajroj dum bankedo.
Hiperido senvestigas Frinea-n. Pentraĵo de Jean-Léon Gérôme

Hetajro (en antikva greka ἑταίρα) estis la nomo kiun ricevis en la antikva Grekio iaj ĉiesulinoj, tio estas, ia formo de eleganta akompanantaro mikse kun prostituado.

En la socio de la antikva Grekio, la hetajroj estis sendependaj virinoj kaj foje de granda influpovo, devigitaj uzi vestaĵojn kiuj distingu ilin kaj kiuj pagis impostojn. Temis pri kolektivo formita ĉefe de antikvaj sklavinoj kaj de eksterlandaninoj, kaj estis agnoskitaj kiel bonkvalitaj dancistinoj kaj muzikistinoj, same kiel pro siaj fizika allogeco. Estas dokumentaro pri la fakto ke male al plejaj virinoj en la Antikva Grekio, la hetajroj ricevis edukadon. Estas notinde ankaŭ ke la hetajroj ne nur estis la nuraj virinoj kiuj rajtis partopreni en la simpozioj, sed krome ties opinioj kaj kredoj estis tre respektataj de la viroj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

De la Esperanta verkistino Eli Urbanová, aperis originala romano kies titolo estas Hetajro Dancas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]