Heteroĥromio
La heteroĥromio signifikas, ke la du okuloj de homo aŭ besto havas malsamajn kolorojn. Pleje ĝi estas hereda, sed povas ekigi ankaŭ post traŭmatoj aŭ malsanoj..[1][2]
Tipoj[redakti | redakti fonton]
Tiu rara mutado havas multajn specojn. Ĝi povas esti parta aŭ plena. Se ĝi estas plena, la du okulo havas diversajn kolorojn, ekzemple la unu estas blua, la alia bruna. Se ĝi estas parta, ankaŭ unu okulo estas dukolora, ekzemple centre estas bruna, ekstere blua. La vera koloro de okulo estas la ekstera.
Kialoj[redakti | redakti fonton]
Pleje ĝi estas hereda, sed povas esti okazinta per genetika mozaiko aŭ ĥimerio.[2] Pli rare okazigas ĝin iu malsano, kiel glaŭkomo, itoj, neurofibrimatoso, aŭ sindromo de Waardenburg; drogoj; lezioj, kiel fremda korpo, aŭ ensangado.
Bestoj[redakti | redakti fonton]
Ĉe hejmbestoj estas la heteroĥromio pli ofta. Tie kaze plej plie unu okulo estas blua, kaj ĝia ĉirkaŭaĵo blanka. La katoj estas pleje plene blankaj, kaj la alia okulo estas flava, oranĝa, verda aŭ kuprakolora. Ĝi estas plej pli ofta ĉe turkaj rasoj, ĉe Khao Manee katoj, aŭ ĉe japana bobtailo. Ĉe hundoj ĝi estas plej pli ofta ĉe siberia huskyo, ĉe catahoula leopardhundo, aŭ australa ŝafhundo. Ĉe ĉevaloj ĝi estas pli ofta ĉe pinto koloraj rasoj; unu okulo estas bruna, la alia griza, blua aŭ blanka. Oni trovis ankaŭ heteroĥromajn bovojn kaj akvobubalojn.[3] Ankaŭ furoj kun sindromo de Waardenburg povas esti heteroĥromaj.
La parta heteroĥromio estas plej pli ofta ĉe merlaharaj hundoj, kiuj estas precipe paŝtistohundoj, aŭ dunkero, germana dogo, melhundo, aŭ ĉivava hundo, sed pli rara ĝi estas trovebla ankaŭ ĉe aliaj rasoj.
Galerio[redakti | redakti fonton]
Heteroĥromia siberia sledhundo
Heteroĥromia kato
Heteroĥromia katahula leopardhundo
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- La heteroĥromio, la bela mutado (Sulinet) hungare
- Heterochromia Iridis en la databaso de Mendala heredigo en homo angle