Heterocefalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Heterocefalo
Troveblo de fosilioj: Frua Plioceno - ĉi-epoke

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Familio: Bathyergidae
Subfamilio: Heterocephalinae
Landry, 1937
Genro: Heterocefalo Heterocephalus
Rüppell, 1822
Specio: H. glaber
Heterocephalus glaber
Rüppell, 1842
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Heterocefalonuda talpo-rato [1] (Heterocephalus glaber) estas tute eksternorma ronĝulo el orienta Afriko. Ĝi estas malvarmsanga mamulo (la sola konata); ĝia socia strukturo pli similas al la sociaj (t. n. eŭsociaj) insektoj ol al tipaj ronĝuloj. Ĝia haŭto ne entenas la ĥemiaĵon "Substanco P", kiu estas bezonata por transmisii akran doloron al la centra nerva sistemo. Ĝiaj longegaj supraj incizivoj (tranĉodentoj) elhaŭtiĝas super la supra lipo, tiel ke ĝi povas ronĝadi sen malfermi la buŝon. Ĝi ŝajne ĝuas ronĝadi betonon. Kaj ĝi povas vivi pli ol 20 jarojn – senkompara aĝo por malgranda ronĝulo. Jen, el neŭtrala vidpunkto, tute malnormala ronĝulo.

La heterocefalo loĝas en sekaj terenoj de Kenjo, Etiopio kaj Somalio, proksime de la ekvatoro. Ĝi manĝas ĉefe radikojn kaj tuberojn (ekzemple batatojn) kaj estas rigardata kiel foriginda pro la damaĝo, kiun ĝi kreas ĉe agrokampoj.

Kolonio de heterocefaloj (meze ĉ. 75 individuoj) kreas longan serion de tuneloj kun dise kavigitaj ĉambroj. La heterocefalo fosas ĉefe per la malantaŭaj piedoj, per kiuj ĝi malantaŭen balaas. La kolonio havas (simile al abeloj kaj formikoj) nur unu fekundan inon, la "reĝinon", al kiu servadas la ceteraj kolonianoj. La reĝino estas la plej longa membro de la kolonio; due rangas la generantaj viruloj (maskloj). La ceteraj membroj servas kiel soldatoj (gardante la enirejojn en la tunelaron), rikoltantoj, nutrantoj ktp.

La heterocefaloj estas preskaŭ blindaj kaj imunaj al la dolorego de brulvundoj kaj tranĉoj, sed ili havas akrajn sensojn pri aŭdo kaj flaro, kaj bone sentas tertremojn kaj premojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]