Heziodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heziodo kaj Muzo, fare de Gustave Moreau (1891)

Heziodo estis greka poeto vivinta en la 7-a kaj 6-a jarcentoj a.K. Li estas aŭtoro de "Teogonio".

Filo de terkultivisto, Heziodo travivis kampulan vivon dum sia tuta juneco. Kvankam lia frato trompe akiris pli grandan parton de la patra heredaĵo, Heziodo, danke al sia ŝparemo iĝis baldaŭ pli riĉa ol tiu. Kaj tamen li plurfoje helpis sian malhonestan fraton. Onidire por konvinki tiun fraton sekvi sanan vivon li verkis sian duan faman verkon, kiu estas instrua poemo pri la kamparaj laboroj kaj mastrumado: "Laboroj kaj Tagoj".

Heziodo kaj la Muzo, pentraĵo fare de Eugène Delacroix, kupolo de la Burbona Palaco, meze de la 19-a jarcento

Kelkaj proverboj de Heziodo:

  • Fidi virinon estas tiel, kiel fidi ŝteliston.
  • Nenion prokrastu ĝis morgaŭ nek ĝis postmorgaŭ.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke "Teogonio" en originala greka versio greke "Teogonio" en franclingva traduko greke diversaj verkaĵoj de Heziodo en anglalingva traduko kadre de la reta biblioteko Gutenberg