Hiacinto
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ĝardena hiacinto
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
specioj
| ||||||||||||
Hyacinthus litwinowii | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La hiacintoj (latine Hyacinthus) estas palearktisa genro da floraj plantoj el la ordo de asparagaloj. La genro konsistas el tri plantaj specioj, kiuj kreskas el bulboj kaj floras printempe.

Hiacintoj, la ekspozicio Floriade en Aŭstralio
Sian nomon la belaspektaj plantoj havas de la escepte bela juna viro Hiakinthos (Ὑάκινθος), al kiu enamiĝis kaj Zefiro, la dio de la okcidenta vento, kaj la dio Apolono.
Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]
La natura kreskoteritorio de la hiacintoj ampleksas okcidentan Azion ĝis suda Turkmenio kaj nordorienta Irano. Kiel ĝardena floro, la planto tamen disvastiĝis al parkoj kaj ĝardenoj tutmonde.