Hibrida svarmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hibrida svarmo estas populacio de hibridoj kiu estas postvivinta la komencan hibridan generacion, kun reproduktado en naturo inter la hibridaj individuoj kaj rekruciĝado kun la gepatraj tipoj. Tia populacio estas alte variebla, kun la genetikaj kaj fenotipaj karakterizaĵoj de individuoj larĝe intervalantaj inter la du gepatraj tipoj. Hibridaj svarmoj do malklarigas la limon inter parencaj taksonoj.

Hibridaj svarmoj okazas kiam la hibrido estas vivipova kaj almenaŭ tiel forta kiel siaj gepatraj tipoj; kaj ne estas bariero por kruciĝado inter la hibrido kaj la gepatraj tipoj. Svarmoj ne povas okazi kiam unu el tiuj kondiĉoj ne estas plenumita : se la hibrida tipo havas malaltan vivipovon, ĝi ne povas subteni sin mem escepte de plia hibridiĝo de la gepatraj tipoj, rezultante en hibridan populacion de malalta variebleco. Aliflanke, se hibridoj estas fortaj sed ne povas rekruciĝi kun gepatraj populacioj, la rezulto estas hibridospeciiĝo, kiu, krom la kontribuo de novaj hibridoj, disvolviĝas sendepende de ĝiaj gepatraj tipoj.