Hidraŭlika-dinamika kluĉilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hidraŭdinamika kluĉilo)

Hidraŭlika-dinamika kluĉilo estas elemento servanta por transigadi tordomomanton de la movdona al la movata ŝafto pere de likvo, kiu cirkulas inter la cirkulradoj de pumpilo kaj turbino. Kontraŭe al la mekanika kluĉilo la hidraŭlika-dinamika havas sekvantajn avantaĝojn:

  • starto kaj akcelado de la movata maŝino okazas kun malrapida kresko de tordomomanto;
  • aŭtomata sekurigo kontraŭ troŝarĝo;
  • amortizado de vibrado kaj elimino de transpreno de la vibrado per la movata maŝino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kluĉilo.