Hidranto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hidranto supertersurfaca

Hidranto (de la greka vorto ὕδωρ, hidor, akvo) laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto el 1970 estas "urba fontano destinita al surloka provizado de akvo kontraŭ brulegoj".[1] La vorto "fontano" eble iom misgvidas, ĉar ne temas pri kutime fluanta akvo, sed pri tubo kun unu aŭ pluraj fermiloj, konektata el akvodistribua tubaro, al kiu konekteblas fajrobrigadaj aŭ aliaj hosoj por elpreno de akvo el la sistemo. Krom fajrobrigadoj ankaŭ publikaj kaj privataj institucioj, ekzemple pri stratopurigo aŭ pri akvoprovizo de festivaloj tiel povas elpreni akvon el la publika akva sistemo. Hidranto povas esti supertersurfaca aŭ subtersurfaca - la dua speco kutime estas protektata per stratoŝakta kovrilo.

Granda kolekto de hidrantoj troviĝas en la fajrobrigada muzeo de la germania komunumo Teterow.

Referencoj[redakti | redakti fonton]