Hidrocefalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bebo kun hidrocefalo.

La hidrocefalo (termino kiu derivas de la grekaj vortoj «hidro» kiu signifas akvon kaj «cefalo» kiu signifas kapon) estas malordo kies ĉefa trajto estas la troa akumulado de cefalospina likvo (cerbospina likvo) ene de la kranio.

La hidrocefalo estis iam konata kiel "akvo en la cerbo", kvankam fakte tiu likvo ne estas akvo sed cefalospina likvo, nome travidebla likvo kiu estas ĉirkaŭ la cerbo kaj la mjelo.

La troa akumulo de cefalospina likvo havas kiel konsekvenco nenormalan dilatadon de la spaco en la cerbo nomitaj ventrikloj. Tiu dilatado okazigas premon eventuale damaĝa en la histoj de la cerbo, ĝenerale la pliigo de la likvo en la cerbaj ventrikloj estas produktita per la ŝtopigo de la dukto situaj sub la cerbeto.


Notoj[redakti | redakti fonton]