Hidrokarbona kaptujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hidrokarbona kaptujo de la hidrokarbonoj estas parto de la hidrokarbona naturrezervujo, en kiu formiĝas kaj deponiĝas kuŝejo de nafto kaj/aŭ gaso. Karakteron de la kaptujo difinas tipo de rezervujo, kies formo dependas de la kondiĉoj de ĝia formiĝo. Kaptujo konsistas el hidrokarbona kolektujo, kovrilo kaj ekrano.

Limoj ene de rezervujo[redakti | redakti fonton]

La kaptujojn kontrolas nepenetreblaj limoj de la rezervujo:

  • kurbiĝoj de la surfaco de nepenetreblaj rokaĵoj;
  • litologia anstataŭigo de kolektujo laŭ restarigo kaj etendiĝo de tavolo;
  • limigo per nepenetreblaj rokaĵoj, kontaktigitaj kun la kolektujo laŭ surfaco de disŝiro aŭ stratigrafiaj malkongruoj.

Foje tuta hidrokarbona naturrezervujo, litologie limigita de ĉiuj flankoj, estas hidrokarbona kaptujo.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Oni povas klasifiki hidrokarbonajn kaptujojn laŭ deveno, geologia strukturo, tipo de rezervujo. Laŭ la kaptuja tipo kutime oni klasifikas kuŝejojn de nafto kaj gaso.

Diversaj tipoj de kaptujoj

Klasifiko de Ignatij Brod[redakti | redakti fonton]

La sovetia geologo Ignatij Brod proponis klasifikon, kiu enhavas tri grupojn (laŭ tipoj de rezervujoj) kaj ok subgrupojn:

  • la tavolaj:
    • la volbaj;
    • la ekranitaj.
  • la masivaj:
    • en la strukturaj elstaraĵoj;
    • en la eroziaj elstaraĵoj;
    • en la biodevenaj elstaraĵoj.
  • la litologie limigitaj:
    • la fermitaj per akvo;
    • la litologie fermitaj;
    • la fermitaj litologie kaj per akvo.
Stratigrafia kaptujo

Klasifiko de Arvil Levorsen[redakti | redakti fonton]

La sovetia geologo Arvil Levorsen proponis klasifikon laŭ jenaj tipoj:

  • la strukturaj kaptujoj (ligitaj al faltoj kaj disŝiriĝoj);
  • la stratigrafiaj (ligitaj al diversaj erozioj kaj elbatoj de tavoloj aŭ faciaj anstataŭigoj, inkluzive de kaptujoj formitaj de biogermoj);
  • la hidrodinamikaj kaptujoj (ligitaj al la kontraŭe direktitaj fluoj de fluidoj, kiuj balancigas unu la alian).

Klasifiko de Igor Visockij[redakti | redakti fonton]

Antiklinala kaptujo

La sovetia geologo Igor Visockij proponis klasifikon, kiu kunigas serĉajn kaj genetikajn trajtojn:

  • la volbaj (formiĝas en vobaj partoj de antiklinaloj, super salokupoloj, argilaj diapiroj, intrizivaj masivoj, en korpoj de la subiĝintaj rifaj masivoj kaj eroziaj elstaraĵoj (sub ĉirkaŭvolvantaj ilin kovriloj).
  • la ekranitaj (formiĝas ĉe la aloj kaj periklinaloj de antiklinaloj, sur fleksuroj kaj monoklinaloj dum rivelo (supre laŭ la tavolo) de litologiaj kaj hidrodinamikaj ekranoj).
    • la tektonike ekranitaj aperas sekve de forĵeto, elĵeto, surŝovo aŭ eniĝo de la halita masivo, argila diapiro, intriziva korpo kaj ekranado pere de flanka surfaco de faŭko de ŝlimvulkano;
    • la stratigrafie ekranitaj aperas sekve de malkongrua kovro de la kolektujo pere de hermetika ekrano;
    • la litologie ekranitaj formiĝas sekve de elbatiĝo, densiĝo de kolektujo aŭ sigeliĝo de kolektujo per asfalto;
    • la hidrodinamike ekranitaj aperas sur monoklinaloj, fleksuroj, en zonoj de la angulaj malkongruoj kaj disŝiraj rompoj ĉe malsupra akvofluo kaj kontraŭa elakviĝo de nafto.
  • la lensoformaj aŭ litologie limigitaj (formiĝas en lensoformaj kolektuoj (subiĝintaj sablobaroj, riverujaj kaj riverdeltaj grejsoj, porecaj zonoj de karbonatoj).

La kaptujoj povas troviĝi en diversaj partoj de la strukturoj.

De la hidrodinamika vidpunkto, la hidrokarbona kaptujo estas parto de la naturrezervujo de la tavolo-kolektujo kun minimuma hidrodinamika potencialo kaj la limigita fermita ekvipotenciala surfaco kun maksimuma signifo de potencialo.

Pli ol 70% de la naftogasaj deponejoj troviĝas en la volbaj kaptujoj, fermitaj en antiklinaloj[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [2004] Р. И. Вяхирев: Ловушка // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 228–229. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]