Hidroksido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atommodelo de hidroksida grupo    O      H
Strukturformulo de la HO-jono

Hidroksido estas kemia kombinaĵo konsistanta el metalo, oksigeno kaj hidrogeno, el kiuj la du lastaj formas jonan grupon. Hidroksidoj havas la ĝeneralan formulon M(OH)n, kie M estas iu metalo kaj n estas la nombro de hidroksidaj jonoj en ĉiu molekulo.

Ĉiuj hidroksidoj estas bazoj laŭ Arrhenius. Ili povas ekesti el kombiniĝo de akvo kaj baza oksido. Ekzemple natria hidroksido ekestas el akvo kaj natria oksido:

H2O + Na2O → 2 NaOH

Ekzemplo de hidroksido kun du HO-grupoj estas kalcia hidroksido, Ca(OH)2.

Vidu ankaŭ