Hiendelaencina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hiendelaencina
Hiendelaencina, Guadalajara.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19242
Retpaĝaro [7]
Politiko
Urbestro Mariano Escribano Gismera (PSOE)7​
Demografio
Loĝantaro 118  (2018) [+]
Loĝdenso 6 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 3° 0′ U41.084722222222-3.0022222222222Koordinatoj: 41° 5′ N, 3° 0′ U [+]
Alto 1 085 m [+]
Areo 19 22 km²
Situo de Hiendelaencina
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Hiendelaencina [+]
Information icon.svg
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Hiendelaencina [jendelaenZIna] (Fendigu la anzinon, kiu videblas en la blazono) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. En 2016 ĝi havis nur 121 loĝantojn. Spite tion, ĝi estas la municipo plej loĝata de la komunumaro Alto Rey, kiu grupigas aliajn 16 municipojn.[1]

Hiendelaencina, situa ĉe la sierra de Alto Rey apud la kanjono de la rivero Bornova[2] je 1084 msm,[3] havas klimaton mediteranean kontinentigita de tipo Csb,[4]​ kun sekaj someroj kaj malvarmaj vintroj.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas mato. La censita loĝantaro en 2016 estis de 121 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,3 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Hiendelaencina situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1084 m super marnivelo; je 71 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 19,22 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°05′05″N 3°00′08″Ok.

Nordokcidente: Villares de Jadraque Norde: Villares de Jadraque Nordoriente: Robledo de Corpes
Okcidente: Zarzuela de Jadraque Rosa de los vientos.svg Oriente: Robledo de Corpes
Sudokcidente: La Toba Sude: Congostrina Sudoriente: Congostrina

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Situa en medio proksima al la sierra de Alto Rey, parto de la municipa teritorio — la areo situa okcidente de la ŝoseo CM-1001 — apartenas al la Natura Parko de la Norda Montaro de Gvadalaĥaro.[5]

En la montaro Alto Rey estas etendoj de pinoj kaj juniperoj, akompanata de makiso kaj arbustaro kiel cistoj (Cistus ladanifer). Estas ankaŭ en la teritorio de la parko ampleksaj terenoj okupitaj de pinaroj de rearbarigo (Pinus uncinata, Pinus sylvestris, Pinus pinaster, Pinus nigra, ĝenerale ne tre valoraj, sed foje havigas habitaton de speciala protektado por minacataj specioj.​ Ĉe la domaro hegemonias arbustoj kaj makiso (ĉefe cistoj) kaj paŝtejoj, dum en la arbaraj areoj, relative disaj kaj ne ĉiam formantaj verajn arbarojn, aperas pinoj kaj kverkoj (Quercus pyrenaica kaj Quercus ilex).[6]

La faŭno de la parko estas karaktera de la zonoj bone konservitaj de la montoj de la centro de la Iberia Duoninsulo. Oftaj specioj de mamuloj de la parko estas inter aliaj la kunikulo (Oryctolagus cuniculus), la leporo (Lepus granatensis), la vulpo (Vulpes vulpes), la apro (Sus scrofa), la kapreolo (Capreolus capreolus) aŭ la sovaĝa kato (Felis silvestris silvestris). La lupo (Canis lupus signatus) troviĝas en procezo de rekoloniigi la teritoriojn de la parko. Ankaŭ la lutro (Lutra lutra) troviĝas en prozeso de etendigo. Ĉe birdoj elstaras la vespobuteo (Pernis apivorus), la alaŭdfalko (Falco subbuteo) aŭ la akcipitro (Accipiter gentilis). Estas kelkaj gipoj kiuj nestumas en la areo (Gyps fulvus). La rivero Bornova, el ĝia fluejo al la Akvorezervejo de Alcorlo, havas konsideron de ejo taŭga por trutoj.[7]

Historio[redakti | redakti fonton]

Monolito de la minoj.
Tradiciaj loĝejoj.
Panoramo.
Spirkameno de mino.

Ĝis 1844 ĝi estis mezgranda domaro, sed tiun jaron oni malkovris arĝenton en la areo kaj oni instalis unu el la ĉefaj minoj de arĝento en la lando. Tio tute​ transformis la lokon kaj komencis malgranda «arĝentimpeto» en la regiono.[8] Aktuale ili estas abandonitaj, sed ili konstituas gravan kulturan, naturan kaj geologian heredon.[9]​ Poste, pro iompostioma dekadenco la fine fermo de la diversaj ekspluatejoj minaj komence de la 20-a jarcento Hiendelaencina perdis rapide loĝantaron.[10] Inter la arkitektura heredo de la municipo, krom la minoj, estas la preĝejo konstruita en la 19-a jarcento.[11]

Hiendelaencina havis pli ol 4 000 loĝantojn meze de la 19-a jarcento. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1 788 loĝantoj en 1910 al 121, tio estis oni perdis pli ol 1 600 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Hiendelaencina, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Hiendelaencina kie oni falis al la nunaj 121.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo, minado kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. La malforta ekonomia agado de Hiendelaencina, kiu centrigas por kelkaj apudaj municipoj servon kiel la unuaranga sanservo kaj malgrandan flughaveneton por la lukto kontraŭ incendioj, estas fokusita en la sektoro de servoj kaj la konstruado.[12]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. agenda21 (ed.). «Diagnóstico de Sostenibilidad. Mancomunidad Alto Rey, Monasterio, Congostrina, Paredes de Sigüenza, Tordelrábano, Valdelcubo, Pálmaces de Jadraque y Olmeda de Jadraque.». [1]
  2. Regidor Ipiña et al., Fernández Calvo, p. 81.
  3. Agencia Estatal de Meteorología (ed.). «Datos de altitud para Hiendelaencina en la página de previsión meteorológica de AEMET provenientes del Nomenclátor geográfico de municipios y entidades de población del Instituto Geográfico Nacional». [2] Alirita la 8an de Decembro 2017.
  4. Fidalgo Hijano, 1988, pp. 332,334.
  5. «Plan de Ordenación de los Recursos Naturales de la Sierra Norte de Guadalajara». Diario Oficial de Castilla-La Mancha (193). 5a de oktobro 2010 4 [3] Alirita la 9an de Decembro 2017. Por la tuta ĉapitro.
  6. Regidor Ipiña et al., Fernández Calvo, p. 87.
  7. Plan de Ordenación, samloke.
  8. Menor Salván, Jordá Bordehore y Gutiérrez Gómez, 2005, pp. 37-38.
  9. «Plan de Ordenación de los Recursos Naturales de la Sierra Norte de Guadalajara». Diario Oficial de Castilla-La Mancha (193). 5 de octubre de 2010 4. Texto «AÑO XXIX»
  10. Instituto Nacional de Estadística (España) (ed.). «Alteraciones de los municipios en los Censos de Población desde 1842 - Hiendelaencina». [4] Alirita la 8an de Decembro 2017.
  11. agenda21 (ed.). «Diagnóstico de Sostenibilidad. Mancomunidad Alto Rey, Monasterio, Congostrina, Paredes de Sigüenza, Tordelrábano, Valdelcubo, Pálmaces de Jadraque y Olmeda de Jadraque.». [5]
  12. Caja España (ed.). «Ficha municipal de Hiendelaencina de 2012». [6]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Grupo de investigación Historia de Salamanca (GHIS) (2004). «Deuda pública, Minería y otras inversiones desafortunadas de un emprendedor vallisoletano: Mariano Salcedo (1840-1855)». Investigaciones históricas: Época moderna y contemporánea (24): 177-196. ISSN 0210-9425. [dialnet.unirioja.es/descarga/articulo/902301.pdf] Alirita la 8an de Decembro 2017.
  • Bermejo, Juan José (2002). Fuentes de Guadalajara: un libro para conocerlas y visitarlas. Tierra de Guadalajara, 39. Guadalajara: Aache. ISBN 9788495179845. [8] Alirita la 8an de Decembro 2017.
  • Chastagnaret, Gérard (2000). L’Espagne, puissance minière dans l’Europe du XIXe siècle. Bibliothèque de la Casa de Velázquez no 16. ISBN 9788495555069.
  • Díez Torre, Alejandro R. (1983). «Guadalajara: La primera crisis del caciquismo». Wad-al-Hayara: Revista de estudios de Guadalajara (10): 137-164. ISSN 0214-7092. [9] Alirita la 8an de Decembro 2017.
  • Fernández Padilla, Esperanza (2008). Hiendelaencina en dulce. Madrid: Visión Libros. ISBN 9788498212730. [10] Alirita la 8an de Decembro 2017.
  • Fidalgo Hijano, Concepción (1988). «Régimen termo-pluviométrico en la serranía de Atienza». Wad-al-Hayara: Revista de estudios de Guadalajara (15): 331-334. ISSN 0214-7092. [11] Alirita la 8an de Decembro 2017.
  • García Sáinz de Baranda, Guía Arqueológica y de Turismo de la provincia de Guadalajara; Cordavias, Luis (1929). Universidad de Castilla-La Mancha - Centro de Estudios de Castilla-La Mancha, ed. Guadalajara http://biblioteca2.uclm.es/biblioteca/ceclm/libros/guiaguadalajara/PUEBLOS_ATIENZA.pdf. [12] Alirita la 8an de Decembro 2017.
  • Gómez-Pantoja, Joaquín (1992). J. Valiente Malla, ed. Notas históricas sobre la zona del Alto Henares en época romana (dentro la obra La Celtización del Tajo Superior, Memorias del Seminario de Historia Antigua de Alcalá. Alcalá. pp. 107-122. ISBN 84-86981-80-8. [13] Alirita la 8an de Decembro 2017.
  • Herrera Casado, Antonio (1985). «La Marca Media de Al-Andalus en tierras de Guadalajara». Wad-al-Hayara: Revista de estudios de Guadalajara (Guadalajara) (12): 9-26. ISSN 0214-7092. [14] Alirita la 8an de Decembro 2017.
  • Herrera Casado, Antonio; Ortiz García, Antonio (2001). Heráldica Municipal de Guadalajara. Guadalajara: Aache ediciones. ISBN 9788495179531. [15] Alirita la 8an de Decembro 2017.
  • López de los Mozos, J. Ramón (2000). Fiestas tradicionales de Guadalajara : una guía para conocerlas y disfrutarlas. Tierra de Guadalajara, 27. Guadalajara: Aache Ediciones. ISBN 9788495179319. [16] Alirita la 8an de Decembro 2017.
  • López Gómez, Antonio (1969). «El distrito minero de Hiendelaencina». Cuadernos de geografía (6): 211-225. ISSN 0210-086X. [dialnet.unirioja.es/servlet/articulo?codigo=2295970&orden=157895&info=link] Alirita la 8an de Decembro 2017.
  • Menor Salván, César; Jordá Bordehore, Luis; Gutiérrez Gómez, Alfonso (2005). «Las minas de plata de La Bodera (Guadalajara)». En Sociedad Española para la Defensa del Patrimonio Geológico y Minero. De re metallica (Madrid) (5): 37-44. ISSN 1888-8615. [17] Neatingebla.
  • Nieto Taberné, Tomás; Alegre Carvajal, Esther (1998). Guía de la arquitectura negra de Guadalajara : una guía para conocerla y visitarla. Tradiciones populares. Guadalajara: Aache Ediciones. ISBN 9788495179005. [18] Alirita la 8an de Decembro 2017.
  • Ortiz Heras, Manuel; Ruiz González, David; Sánchez Sánchez, Isidro (2000). Movimientos Sociales y Estado en la España Contemporánea. Cuenca: Ediciones de la Universidad de Castilla-La Mancha. ISBN 9788484271376.
  • Parra, Ana; Viejo, Gloria (2012). «La Constante: mina de leyenda en Hiendelaencina». Cuadernos de U.M.E.R (79). [19] Neatingebla.
  • Regidor Ipiña, Daniel; de Coig O'Donnell Magro, Esperanza; Narro Sánchez, Carmen E.; Morín de Pablos, Jorge; Fernández Calvo, Carlos (2010). «El plan de musealización de Hiendelaencina». En Sociedad Española para la Defensa del Patrimonio Geológico y Minero. De Re Metallica (Madrid) (14): 81-90. ISSN 1577-9033. [20] Neatingebla.
  • Talavera Costa, Julián (2001). Universitat de València, ed. Estudio del poblamiento celtibérico: Arévaco, Los Castillejos de Pelegrina, Sigüenza. De los orígenes a la romanización (doktoriga disetacio). ISBN 8437055768. [21] Alirita la 8an de Decembro 2017.
  • Vacas Moreno, Pedro; Vacas Gómez, Merche (2007). Historia de los Pueblos del Alto Rey. Pueblos de España. Madrid: Vision Net. ISBN 9788498218077.
  • Valiente Malla, Jesús (1997). Guía de la arqueología en Guadalajara. Tierra de Guadalajara, 15. Aache. ISBN 9788487743849.
  • Valiente Malla, Jesús; Fernández-Galiano, Dimas; Pérez Herrero, Enrique (1982). «La necrópolis de la Primera Edad del Hierro de Prados Redondos (Sigüenza, Guadalajara) campaña 1974». Wad-al-Hayara: Revista de estudios de Guadalajara (9): 9-36. ISSN 0214-7092. [22] Alirita la 8an de Decembro 2017.
  • Vacas Moreno, Pedro; Vacas Gómez, Merche (2008). La matanza en la sierra de Guadalajara: Hiendelaencina, Bustares y Robledo de Corpes. Tradiciones populares. Madrid: Visión Libros. ISBN 9788498860931.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]