Hierapoliso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hierapolis
Monda heredaĵo

La amfiteatro de Hierapolis
Lando  Turkio
Tipo miksita
Kriterioj iii, iv, vii
Fonto 485
Regiono** Azio
Eŭropo
Geografia situo 37° 55′ 30″ N, 29° 7′ 33″ O (mapo)37.92529.125833333333Koordinatoj: 37° 55′ 30″ N, 29° 7′ 33″ O (mapo)
Koordinatoj 37° 55′ 32″ N 29° 07′ 35″ O / 37.92556 °N, 29.12639 °O / 37.92556; 29.12639 (mapo)Koordinatoj: 37° 55′ 32″ N 29° 07′ 35″ O / 37.92556 °N, 29.12639 °O / 37.92556; 29.12639 (mapo)
Registra historio
Registrado 1988  (12-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Hierapolis estis antikva greka urbo de la reĝlando Frigio en Malgrandazio, la hodiaŭa Turkio. La urbo situis ĉe monta deklivo super la kalkoŝtonaj terasoj de Pamukkale), en la valo de la rivero Hermos inter la urboj Sardeso kaj Apameia Kibotos. La loko jam dum la antikva epoko famis pro la varmaj mineralaj fontoj, kies akvo dum fluo kaj forvaporiĝo kreas imponajn blankajn kalkoŝtonajn terasojn. La (ne aldone hejtenda) akvo aparte servis por la farbado de lano: teksado kaj komercado pri teksaĵoj estis la bazo de la urba prospero.

Historio

domiciana pordego de la antikva urbo

La plej fruaj veraj arkeologiaj pruvoj pri ekzisto de la urbo estas el la 3-a jarcento a.K., kvankam estas necertaj indikoj pri tio, ke la urbo ekzistis jam multe pli frue. Dum la 3-a jarcento a.K. la loĝloko refondiĝis per la anoj de la greka reĝlando Frigio. Pro tertremo la urbo detruiĝis dum la jaro 17 p.K., sed poste ampleksigite rekonstruiĝis. Dum la 1-a kaj 2-a jarcento de nia erao ekestis multnombraj termaj banejoj, fontoj, teatroj, amfiteatroj kaj temploj. El tiu tempo ankaŭ fontas multaj tomboj kaj sarkofagoj en nekropolo, "urbo de la mortintoj", do ampleksa tombejo, en la proksimeco. Ĉiuj konstruaĵoj pretervivis la militojn inter la turkoj kaj la Bizanca Imperio, sed tamen dum la jaro 1334 pro dua forta tertremo komplete detruiĝis.

La historia kristano Papias de Hierapolis dum la 2-a jarcento estis episkopo en la urbo.

Vidindaĵoj

Amfiteatro el la tempo de la romia imperiestro Hadriano, urbaj pordegoj, pavimita ĉefa strato, pluraj temploj kaj termaj banejoj el la romia epoko, kiuj parte dum la unuaj kristanaj jarcentoj de la Bizanca Imperio estis trakonstruitaj kaj iĝis religiaj konstruaĵoj, kaj vasta nekropolo kun tombejoj el diversaj epokoj.

Nuntempo

Pamukkale

Pamukkale kaj Hierapolis estas tradiciaj ekskursoceloj por turistoj el la marborda feria urbo Antalya.

Dum la lastaj jaroj oni bremsis la antaŭe konstante kreskantan alfluon de turistoj: oni malkonstruis la hotelojn ene de la historia areo, starigis barilojn kaj malpermesis vendistojn sen licenco kaj vendoloko.

La nunaj arkeologiaj elfosaj kaj rekonstruaj laboroj gvidiĝas per esploristoj el italaj universitatoj.

Kune kun kalkoŝtonaj terasoj de Pamukkale, la ruinoj de Hierapolis estas listigitaj Monda Kultura Heredaĵo de UNESKO.

Eksteraj ligiloj