Hieronymus Brunschwig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hieronymus Brunschwig
(1450-1534)

germana alkemiisto, botanikisto kaj kirurgo

germana alkemiisto, botanikisto kaj kirurgo
Naskiĝo 1450
en Strasburgo, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Morto 1534
en Strasburgo, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Civitaneco Germanio
Alma mater Universitato de Bolonjo
Universitato de Padovo
Universitato de Parizo
v  d  r
Information icon.svg

Hieronimo Brunsvigo (1450-1534) estis germana alkemiisto, botanikisto, apotekisto kaj kirurgo. Li notindiĝis pro siaj metodoj je traktado pri vundoj de fajrokugloj kaj pro siaj fruaj laboroj pri distiladoteknikoj[1]. Lia ĉefa "Liber de arte distillandi de simplicibus" estis tre influhava, ĉar ĝi estas unu el la plej antikvaj verkoj pri distilmetodoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis Medicinon en Bolonjo, Padovo kaj Parizo. Post studi teknikojn pri kirurgio, Brunsvigo vaste vojaĝis tra Alzaco, Ŝvabio, Bavario, Frankonio, kaj Rejnlando, ĝis Kolonjo, praktikante kirurgion kaj akirante sperton en la preparado de kuraciloj, ĉefe rilate al distiltekniko. Brunsvigo neniam menciis siajn studojn sed li ĉiam diferencigis sian agadosferon el tiu de la kuracistoj.

Alambiko por distilado

La verkaro de Brunsvigo rilatis ĉefe al anatomio, vundotraktadoj, apoteko, preparado de medicinaĵoj kaj medicinaj herboj. Germane verkitaj, ili unue celas la barbiro-kirurgojn, barbirojn, kaj kirurgojn. Tamen, liaj kirurgiaj tekstoj ankaŭ celas la laikojn. Ili elmontras grandan zorgon pri la medicina tradicio de Lanfranko de Milano (1250-1306), Vilhelmo de Saliceto (1210-1277), Gi de Ŝaŭliako (1300-1368), Henri de Mondeville (1260-1320), kaj pere de ili, la influoj de Klaŭdo Galeno (121-216), Aviceno (980-1037), Johano Mezuo la maljuna (777-857), Abul-Kazimo (940-1013), ĉiuj ili menciitaj de Brunsvigo.

Surbaze de siaj spertoj, Brunsvigo same kritikis ilian laboron. Dank'al sia profunda konado, kritika spirito kaj zorgaj notoj, lia "Cirurgia" (1497) estas malsimila ol tiu libroj de siaj germanparolaj antaŭuloj, tiel kiel Buch der Bündth-Ertznei (ca. 1460) de la empiriisto Heinrich von Pfalzpaint (1400-1465), aŭ la "Chirurgia Magistri Johannis Herbipolis" (1481) de Johano Ŝenko de Vircburgo[2]. En la traktado de vundoj, frakturoj, luksacioj, kaj en la trepanado kaj amputo li vaste uzis la tradiciajn metodojn. Aliflanke, en sia publikaĵo Anathomia (1497), li elmontris kelkan familiarecon pri dissekcado, kaj en sia traktaĵo pri la pesto "Liber pestilentialis de venenis epidemie" (1500), enhavas unu el la fruaj priskriboj de la sifiliso.

Graveco de distilo[redakti | redakti fonton]

Esploristoj tiel kiel Brunsvigo kondukis, per siaj libroj, la disvolviĝon pri la bazaj principoj de distilado. La distilaplikado per humidavojo al spicaĵoj kaj aromataj drogoj rezultis en la produktado de esencoleoj, kie la odoro kaj gusto de la originala drogo troviĝas koncentritaj. Tiam disvolviĝis ideo pri la ebleco je drogoekstratado kiel aktiva principo aŭ esenco, koncentriĝante ties kvalitojn kaj terapeŭtikan agadon, forigante la superfluajn komponaĵojn kaj pligrandigante ties farmakologiajn efektojn.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Distilado estas fizika tekniko kaj procezo kie du aŭ pli da substancoj estas separitaj pere de frakcia varmigo.
  2. Aus der Vergangenheit der Universität Würzburg: Festschrift Zum 350 Jährigen ..., Max Buchner
  3. Fifteenth-Century Studies, Volume 35, Matthew Z. Heintzelman, Barbara I. Gusick, Martin W. Walsh