Hieronimo (la 1-a) Praetorius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hieronymus Praetorius)
Hieronimo Praetorius
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1560 (1560-08-10)
en Hamburgo
Morto 27-an de januaro 1629 (1629-01-27) (68-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Jacob Praetorius la pli maljuna
Infano Jacob Praetorius la pli juna
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Hieronimo (la 1-a) Praetorius (* 10-a de aŭgusto 1560 en Hamburgo; † 27-a de januaro 1629 samloke) estis Germana orgenisto kaj komponisto de la frubaroko apartena al la Nordgermana Orgenskolo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Devenante el muzikista familio, li ricevis sian unuan muzikan edukadon de sia patro Jacob Praetorius (1520-1586), orgenisto. Sian edukadon li daŭrigis poste en Kolonjo.

En la jaro 1580 li alprenis la postenon de kantoro en Erfurto. En la jaro 1582 li revenis al sia hejmurbo por transpreni post la morto de sia patro ties oficon ĉe la Hamburga S-kta-Jacobi-Preĝejo. Kadre de sia laboro li ankaŭ funkciis kiel eklezia sekretario. En 1596 li reiris al Gröningen kiel li renkontiĝis kun Michael Praetorius kaj Hans Leo Hassler; supozeble li familiariĝis al ilia muziko kaj per tio al la tiutempa nuziko de la Venecia skolo.

Hieronimo havis kvar filojn kaj tri filinojn. Ankaŭ tiuj iĝis muzikistoj Jacob, Michael kaj Johann. Li agis en Hamburgo ĝis sia morto en la jaro 1629.

Muziko kaj influo[redakti | redakti fonton]

Lia kompona verkaro ampleksas prefere sakralajn verkojn. Precipe li kreis verkojn por orgeno kaj voĉkantan muzikon. Tiuj estas antaŭ ĉio ĥoraloj, meso, kyrieoj, psalmoj, 10 muzikigoj de la magnificato samkiel himnoj, plejparte en la Latina. Oni rigardas lin kiel unu el la iniciintoj de la Nordgermana orgenskolo. Dum sia vivo li ĝuis altan respekton en Hamburgo, ĉar li multe meritis pro la evoluo de la Hamburga muzika vivo.

La plejparto de lia muziko estas plurĥora laŭ Venecia stilo, uzante multajn apartajn voĉojn en diversajn grupoj. Tiuj ĉi komponaĵoj estas la unuaj en Nordgermanio, kiuj sekvas la Venecian plurĥoran stilon. La grando de tiuj ĥoroj oscilas inter 8 kaj 20 membroj. Tio signifas, ke Praetorius disponis pri alte kvalifikitaj muzikistoj kapablaj venki la malfacilaĝojn, kiuj enestas liajn komponaĵojn.

Dum li skribis laŭ la Venecia stilo, aliflanke li estas konservativa pro la uzado de la latina kaj la evitado de la basso continuo, kiun fervore alprenis multaj el aliaj Germanaj komponistoj tiutempaj. La plejgranda parto el lia voĉkanta muziko estas a cappella-muziko.

Praetorius estis la unua komponisto, kiu kompilis kolekton de kvarvoĉaj Germanaj ĥoraloj kun orgenakompano, sonoro iĝonte stanndardo en la protestantaj preĝejoj dum kelkaj jarcentoj. La muziko de tiu ĉi kolekto enhavas 88 komponaĵojn el kvar preĝejoj en Hamburgo, el kiuj 21 estas muzikigaĵoj de li mem.

kelkaj el liaj orgenverkoj transvivis, inkluzive naŭ muzikigoj de la magnifikato en la kontrapunkta cantus firmus-stilo. Krome en multnombraj Germanaj kolektoj ekzistas anonimaj verkoj, kiun oni nuntempe kontribuas al Hieronimo Praetorius.

Verkoj (Elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Magnificat germanice
  • Psalm 113
  • Hymnen:
Deus Creator Omnium
Jesu Nostra Redemtio
Veni Creator Spiritus
Beatus Autor Seculi

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Artikolo "Hieronymus Praetorius," en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • Manfred Bukofzer, Music in the Baroque Era. Novjorko, W.W. Norton & Co., 1947. ISBN 0-393-09745-5