Hieronymus Schurff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hieronymus Schurff
(1481–1554)
Bildo de Hieronymus Schurff.
Bildo de Hieronymus Schurff.
Persona informo
Naskiĝo 12-a de aprilo 1481
en Sankt-Galo, Svisio
Morto 6-a de junio 1554
en Frankfurto ĉe Odro, Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Bazelo
Universitato de Tübingen
Universitato de Wittenberg
Universitato de Frankfurto ĉe Odro
Profesio
Okupo juristo • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hieronymus SCHURFF (1481-1554) estis germana juristo, humanisto, kuracisto, reformisto kaj latinisto. Li studis en la universitatoj deBazelo, Tübingen kaj Wittenberg. Li estis frato de Augustin Schurff (1495-1548) kaj Johannes Schurff, kaj lia patrino nomiĝis Fantasia Lamparter (1465-1506).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hieronymus Schurff estis filo de Johann Schurff (1450-1550)[1], respektata kuracisto de Sankta Galo kaj poste urbestro de la sama urbo. Li ricevis solidan edukadon en sia hejmurbo kaj kiel sia patro, Hieronimo devis fariĝi kuracisto kaj enskribiĝis ĉe la Universitato de Bazelo.

En Bazelo li aŭdis la lecionojn de Ulrich Krafft (1455-1516) el Ulm, kiu tamen entuziasmigis lin pri juro. Kun Krafft li iris al la Universitato de Tübingen la 19-an de oktobro, 1501, kie li magistriĝis pri Artoj la 8-an de decembro, 1501.

En Tübingen li amikiĝis kun Ambrosius Volland (1468-1551), al kiu li akompanis al la ĵuse fondita Universitato de Wittenberg en 1502 laŭ peto de Johann von Staupitz (1465-1524), kaj li ĉeestis ĉe la ceremonia malfermo de la universitato la 18-an de oktobro.

Post kiam Schurff komence faris filozofiajn prelegojn pri Aristotelo en la universitato laŭ la interpreto de Johannes Duns Scotus (1266-1308) kontraŭ 30 guldenoj kaj senpaga provizo, li kompletigis la unuan disputon ĉe la filozofia fakultato.

Post kiam li estis rektoro de la universitato en la vintra semestro de 1504, li eniris la juran fakultaton en la printempo de 1505, kie li prelegis pri kanonika juro rilate al la "Liber Sextus" kaj la Klementinaj Konstitucioj[2]. En 1507 li iĝis asociita lektoro, legis pri la "Codex Corpus iuris civilis" kaj doktoriĝis pri ambaŭ rajtoj ("doctor iuris utriusque").

Hieronymus Schurff, Marteno Lutero kaj Johannes Eck ĉe la Dieto de Vormio; Reliefo de la Berlina Katedralo.

Li poste ricevis la titolon kiel balota konsilisto, estis asesoro ĉe la Saksa Justico-Tribunalo kaj plenumis ampleksan laboron kiel jura konsilisto. Kun fondo de la nova universitato en 1536 li ricevis la postenon je titulara profesoro kiel la unua lektoro de la rajtoj por la "Digesta seu Pandectae"[3].

Post kiam la saksa elektisto perdis la batalon proksime de Mühlberg, Schurff fuĝis al Frankfurto ĉe Odro, kie oni klopodis varbi lin jam en la 1530-aj jaroj. Tie li instruis ĝis la fino de sia vivo.

La graveco de Schurff kuŝas ĉefe en lia persona pozicio rilate al la reformacio kaj Lutero. Lia reputacio kiel instruisto kaj konsultisto estis vaste laŭdita kaj li trejnis studentojn kiel Ulrich von Mordeisen (1519-1572), Melchior Kling (1504-1571) kaj aliaj. Unu el liaj plej konataj verkoj estas lia "Consilia seu responsa iuris" (1545).

Kiel vidatestanto pri la apero de la reformacio, li mem akceptis la evangelian konvinkon. Tamen li ankaŭ ekhavis disputon kun Marteno Lutero, kiam li simbole bruligis la kanonikajn rajtojn.

Lutero volis, ke la eklezia juro baziĝu sur la Nova Testamento, kiun Schurff vidis kiel pozitiva, sed li volis reteni la plej gravajn fundamentojn de la ekzistanta jura ordo. La disputo pri ĉi tiu demando, kiu daŭris ĝis 1545, finiĝis kiam la elektisto decidis favore al Lutero.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Geni
  2. La Klementinaj Konstitucioj aŭ "Constitutiones Clementinae", estis libro pri la kanonikaj juroj laŭ la leĝa romia vidpunkto.
  3. Digesta seu Pandectae estis kompendio pri la unuaj romiaj juroj.