Hieronymus von Colloredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Hieronymus von Colloredo
Princĉefepiskopo de Salcburgo Wappen Erzbistum Salzburg.png
Colloredo-Mannsfeld, Hieronymus.jpg
Regado 1772–1803 
Antaŭulo  Sigismundo Kristoforo de Schrattenbach
Sekvanto Sigmund Christoph Graf von Waldburg zu Zeil und Trauchburg 
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1732 (1732-05-31)
en Vieno
Morto 20-an de majo 1812 (1812-05-20) (79-jara)
en Vieno
Religio katolikismo [#]
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
Lingvoj germana lingvo [#]
Familio
Patro Rudolf Josef Colloredo-Mels und Waldsee [#]
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • komponisto [#]
Episkopo de Gurk Wappen Bistum Gurk.png
Regado 1761–1772 
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Hieronymus von Colloredo

Hieronymus von Colloredo, plena nomo Hieronymus Joseph Franz de Paula Graf von Colloredo-Waldsee (naskiĝinta en la 31-a de majo 1732 en Vieno, mortinta samloke en la 20-a de majo 1812) estis la lasta salcburga princĉefepiskopo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Colloredo jam kiel 15-jaraĝulo estis katedralano en Salcburgo. En 1751 li iĝis membro de la katedrala kapitularo en Passau kaj studis kelkan tempon en Romo. En 1759 li nomumitis fare de la imperiestro auditor Rotae Romanae por la germana nacio. En 1761 Colloredo estis provosto en Kroměříž kaj en 1762 episkopo de Gurk. Kiam la salcburga arkiepiska seĝo vakas en 1771 li estis la kandidato favorita fare de la viena kortego dum la balotoj en 1772. Sed nur post la 11-a voĉdonado Colloredo elektitis.

Colloredo estis lerta kaj saĝa diplomato kaj parolis plurajn lingvojn. Li estis bona kaj preskaŭ avara administranto kiun la popolo ne tro ŝatis: la kontraŭa tipo al sia antaŭulo Schrattenbach.

Kun Colloredo komenciĝis nova epoko por Salcburgo karakterizita per: klerismo, ŝtata kontrolo pri ekleziaĵoj, fiskismo/ĉambrismo, policaj kontroloj, kolapso de la mezepoka mondo danke al la ideoj de la Franca Revolucio kaj la militoj de Napoleono Bonaparte. Estante en favoro de febronianismaj ideoj Colloredoj partoprenis la kunvenon de episkopoj en Bad Ems (Emser Punktationen) en 1782 por plifortigi episkopan memstarecon kontraŭ troo da centralismo fare de la Sankta Seĝo. En cirkulero publikigita en la sama jaro li prezentis sian reformprogramon: li malpliigis la nombron de la monakoj, nuligis ĉiujn fratiojn kaj plimultigis la animzorgadejojn. Li plialtrangigis la elementan instruadon, zorgis pri alta nivelo en la universitata instruado kaj sendis multajn salcburgianojn por lerni eksterlanden. Por la arto li ne tiom okupiĝis. Por Colloredo plej gravis la sekulara suvereneco de la episkopo, ja ĝi ŝajnis al li nepra por sukcesa ekzerco de la paralela eklezia povo. Tamen eĉ li ne sukcesis malhelpi la malekfloron de la episkopujo, sed oni ŝuldas al li "almenaŭ" la pluekziston de la episkopujo en la jaro 1807-a kiam estis la minaco ke ĝi fariĝi nura filio de la viena ĉefepiskopujo!

En la 1-a de oktobro 1800 Colloredo forlasis sian rezidejon salcburgan pro la alproksimiĝantaj francoj kaj reiris Vienon tra Brunno. En la 11-a de februaro 1803 li rezignis pri la sekulara povo de la salcburgaj ĉefepiskopoj, tiel li estis la lasta suverena eklezia princo de Salcburgo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Biografio ĉe NDB