Higüey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo pri turisma celloko en Higüey
Higüey
municipo de Domingo • urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato Domingo
Provinco La Altagracia
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 288 990  (2012)
Loĝdenso 124 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 37′ N, 68° 43′ U (mapo)18.62-68.71Koordinatoj: 18° 37′ N, 68° 43′ U (mapo)
Alto 106 m [+]
Areo 2029,14 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-4
Higüey (Domingo)
Higüey (Domingo)
DEC
Higüey
Higüey
Situo de Higüey

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Higüey [+]
vdr

Higüey [igŭEi] aŭ pli komplete Salvaleón de Higüey estas urbego kaj universitata urbo en orienta Domingo. Ĝi estas ankaŭ provinca ĉefurbo.

Blazono de Higüey
Mapo pri Domingo, kie estas videbla Higüey la plej oriente

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Higüey situas laŭ rivero en la orienta parto de la lando. La Romana (urbo) troviĝas 36, San Pedro de Macorís 66, Sankta Domingo 128, San Cristóbal (Dominga urbo) 149, Concepción de la Vega 202, San Felipe de Puerto Plata 246 km.

La Kabo Engaño (trompo) estas kabo ĉe la plej orienta pinto de la insulo Hispaniolo kaj sekve de ties orienta duono nome ŝtato Domingo. La nomo aludas al la danĝeroj de proksimaj rifoj kaj de la Mona Markolo, kiu separas tiun insulon el la najbara Puerto-Riko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Stratobildo en Higüey

Kiam hispanoj invadis la tiaman Hispanola, tiu orienta sekcio apartenis al la Caíçimu-Higüey-regno de Taíno indianoj. La nomo Higüey eble signifos teron, kie la suno naskiĝas. Higüey estis fondita en 1503 fare de hispanoj. Post mallonga sed heroa rezisto la indiĝenoj estis grandparte buĉitaj. Baldaŭe ja hispanoj alportis afrikajn sklavojn. En 1508 la areo iĝis limigita aŭtonomio. La urbeto iĝis grava pilgrima celo de katolikoj. En 1801 Hispanio cedis la insulon al Francio, sed baldaŭe hispanaj trupoj reakiris la kontrolon. En 1822 haitiaj trupoj rekaptis Higüey-on. La sklaveco finiĝis sub kaj haitia kontrolo. En 1844 municipo kreiĝis en Higüey. Usono okupis la regionon de 1965 ĝis 1966.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Higüey estas bazita sur tropika agrikulturo (sukerkano, kafo, tabako, kakao, rizo, maizo), bredado de bovinoj kaj porkoj), turismo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Higüey situas en musona tropika klimato, kie la temperaturoj varias averaĝe inter 24-26 °C. Inter julio-oktobro averaĝe oni mezuras 26 °C, inter decembro-marto averaĝe nur 24 °C. En la urbego jare falas 1288 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Lia plej seka monato estas marto, plej ofte pluvas en oktobro. Ofte okazas uraganoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Baziliko de Higüey

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Higüey havas flughavenon. Pavimita vojo kuras tra la urbego de la marbordo al la ĉefurbo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]