Higashihiroshima

Higashihiroshima | ||
japane: 東広島市 (Higashihiroshima-shi) | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: 東広島市 | ||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Ĉugoku | |
Gubernio | Gubernio Hiroŝimo | |
Historia regiono | Edo-epoko | |
Koordinatoj | 34° 25′ 00″ N 132° 44′ 00″ O / 34.41667 °N, 132.73333 °O (mapo) | |
Areo | 289,36 km² (28 936 ha) | |
Loĝantaro | 183 834 (2011) | |
Denseco | 635,31 loĝ./km² | |
Fondo | 1974 | |
Horzono | UTC+9 | |
![]() | ||
Retpaĝo: www | ||
Higashihiroshima (jen laŭ la transliterigo Hepburn, japane 東広島市, prononco [Higaŝihiroŝima -ŝi]) estas urbo en Japanio. Ĝi situas en la regiono Ĉugoku, la okcidenta parto de la insulo Honŝuo, kaj administre apartenas al la gubernio Hiroŝimo.
La loĝloko estas universitata urbo de la Hiroŝima Universitato. Ĝi fondiĝis la 20-an de aprilo 1974 per la kunigo de la kvar vilaĝoj de Saijō, Hachihonmatsu, Shiwa kaj Takaya en distrikto Kamo.
En 1992, la loĝantaro atingis la nombron 100 000. Laŭ la stato de 2011 la urbo havis 183 834 loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2021 estis 197 347 loĝantoj sur areo de 635,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 311 loĝantoj/km².
La 7-an de februaro 2005, la vilaĝoj Kurose, Kōchi, Toyosaka kaj Fukutomi (ĉiuj el distrikto Kamo), kaj la vilaĝo Akitsu (de distrikto Tojota) estis aldonitaj al la urba teritorio.