Highland (konsilia areo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Highland
Heilan
A' Ghàidhealtachd

Highland in Scotland.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Inverness
Areo 9 906 km²
Loĝantaro 234 800 (takso meze de 2016)
ISO-kodo GB-HLD
flago
flago
v  d  r
Information icon.svg

Highland (aŭ Highlands, jen angle, en la skota: Heilan, en la skotgaela: A' Ghàidhealtachd, en Esperanto "Alta Lando", ofte plurale nomata "Altaj Landoj") estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando - la plej larĝa administra regiono en Skotlando kaj en Britio. Administra centro estas la urbo Inverness. Laŭ takso meze de 2016 en la regiono vivis 234 800 loĝantoj. La teritorio ampleksas la plejparton de la historiaj britaj graflandoj (en Skotlando nomata ŝiro) Inverness-shire kaj Ross and Cromarty, ĉion de Caithness, Nairnshire kaj Sutherland kaj malgrandajn partojn de Argyll kaj Moray - ssekve ĝi ne kovras la tutan areon de la tradicia pejzaĝo Altaj Landoj, kies nomon ĝi portas.

La konsilia regiono bordas la regionojn Aberdeenshire, Argyll kaj Bute, Moray kaj Perth kaj Kinross.