Hildeberto de Lavardin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Hideberto de Lavardin (naskiĝis en 1056 en Lavardin, mortis la 18-an de decembro 1133 en Tours) estis franca episkopo kaj poeto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hildeberto (Hildebertus Cenomannensis) studis ĉe la katedrala lernejo de Angers, subgvide de Marbodo de Rennes, kaj en tiu de Tours.

Post direktado de katedra lernejo de Le Mans (1085), en 1096 li estis nomumita episkopo de la sama urbo.
Li estis fidela al grafo de Anĵuo, kontraŭulo al la normanda reĝo de Anglio, kiu pretendis suvereni sur vastaj francaj teritorioj; pro tio la normada reĝo lin enkarcerigis (junio 1098) kaj ekzile kuntrenis al Anglio, kie Hildeberto restis ĝis la morto de la suvereno 1100.

Li vizitis Romon en la jaroj 1101-1103. Okaze de reveno li devis alfronti malfacilan poitikan situacion de sia diocezo, kie la mezepoka komunumo estis fortiĝinta danke al la apogo de siaj antaŭuloj kontraŭ la grafoj de Mansio.

Lia vastega klasika kukturo, la famo de sagaca administranto kaj de honesta kleriko kontribuis al lia nomumo (flanke al Honorio la 2-a) ĉefepiskopo de Tours; ĵus nomumite, li provis gvidi per la reformo de la moroj en la Eklezio al li konfidita kunigante en 1125 Sinodon de episkopoj al li submetitaj.

Li estis ankaŭ aktiva en la lukto kontraŭ la herezoj, aparte tiu Henriko de Laŭzano.

La eventoj de lia vivo estas konataj danke al la Res Gestae (= okazintaj faroj aŭ rakontoj pri la okazintaj faroj) de la episkopoj de Le Mans, redaktitaj de la kanonikoj de la katedralo du aŭ tri dekoj post lia morto.

Literatura aktiveco[redakti | redakti fonton]

Brila literaturisto, dotita per eksterordinara klasika kulturo, li verkis poemojn bibliinspirajn, epigramojn. epistolojn, priteologiajn eseojn. Tiu lia aktiveco disvolviĝis en strikta rilato kun aliaj liaj samtempuloj, kies li estis disĉiplo aŭ studkompanulo: Marbodo de Rennes kaj Baudry de Bourgueil.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vita beate Marie Egyptiace (Vivo de Sankta Maria Egipta, enkonduko, traduko al la franca, komentario kaj indekso per Charles Munier, Turnhout, Brepols, 2007, ISBN 978-2-503-52644-7)
  • Venerabilis Hildeberti, Opera omnia tam edita quam inedita : accesserunt Marbodi Redonensis episcopi, ipsius Hildeberti supparis opuscula quae hactenus edita, haec autem auctiora et plura nondum edita prodeunt omniaque ad manuscriptos codices recensita, notis passim illustrantur labore et studio D. Antonii Beugendre, de novo edita cum notis et quam plurimis additis genuinis operibus, e cod. mss. erutis ; édition de Jean-Jacques Bourassé ; Jacques Paul Migne, 1854
  • De virtutibus et vitiis. Verko moraltipa, en kiu Hildelberto alarmas pri la kontraŭmorala uzo de la mono.
  • De excidio Troiae. Verko kiu rivelas lian pasion por la klasikeco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jean-Barthélemy Hauréau, Les Mélanges poétiques d'Hildebert de Lavardin, G. Pedone-Lauriel, 1882
  • Adolphe Dieudonné, Hildebert de Lavardin, évêque du Mans, archevêque de Tours (1056-1133) ; sa vie, ses lettres, Picard, 1898
  • Gianna Gardenal (zorge de), Poesia latina medievale, Mondadori, Milano 1993, pp. 145-149.