Hildegard Stolpe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Hildegard Stolpe
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1921 (1921-06-25)
Morto 14-an de aŭgusto 2019 (2019-08-14) (98-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Hildegard Stolpe (naskiĝis 25-an de junio 1921, mortis la 14-an de aŭgusto 2019 en Berlino, Germanio) estis germana esperantistino. Ŝi gvidis dum jardekoj la Esperanto-grupon „Kompreno“ en Berlin-Charlottenburg.[1]

Profesia, sindikata kaj honorofica agado[redakti | redakti fonton]

Post studado de maŝinkonstruado inĝeniero Hildegard Stolpe laboris de 1951 ĝis 1981 en la Instituto de Teknika Universitato por Transmisia Tekniko. Ŝi agadis en la memadministrado de TU Berlin kaj apartenis al la Akademia Senato kiel unu el la unuaj virinoj.

En la sindikato „Deutsche Angestellten-Gewerkschaft“ ŝi engaĝiĝas ekde 1957 (ekde 2001 en ver.di). Kiel membro de ver.di ŝi faris prelegojn, ekzemple antaŭ entreprenistoj pri pakumoj nekonvenaj por maljunuloj.[2]

Por utiligi modernan teknikon por maljunuloj ŝi ekzemple kunlaboris en la projekto SENTHA de la Instituto por Laborsciencoj de TU Berlin, kiu esploras teknikon por loĝado konvena al maljunuloj.[3]

Pro ŝia multjara pasia honorofica laboro Hildegard Stolpe kelkfoje estis honorigita.

Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

Hildegard Stolpe estis membro de Esperanto-Ligo Berlin. La grupo „Kompreno“, kiun ŝi gvidis dum jardekoj ĝis februaro 2004 apartenis al la fondaj grupoj de Esperanto-Ligo-Berlin en 1949. La Berlina Informilo ekde la unua numero en majo 1949 menciis ĝin.[4] En la grupo, kiu kunvenis 1949-1967 en „Sportcasino Stieler, Kaiser-Friedrich-Straße 30 kaj laste 1982-2004 en „Cáfe Kammann“, Kaiserdamm 8, inter aliaj agadis ŝia edzo, la juristo Erwin Stolpe (1894-1970), la Esperanto-poeto Karl Vanselow (1877-1959), la Esperanto-verkistoj Jan Fethke (1903-1980) kaj Louis Beaucaire (1925-1983). Ne malofte grupkunvenoj okazis en la loĝejo de sinjorino Stolpe.

Estis grave por Hildegard Stolpe konsciigi, ke la grupo “Kompreno” daŭrigis la tradicion de la antaŭmilita Esperanto-Societo Charlottenburg, en kiu komence de la 20-aj jaroj membris la fama terminologo Eugen Wüster (1898-1977).[5]

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

  • Bundesverdienstkreuz am Bande (Federacia Meritkruco en 2006 por 50-jara honorofica laboro)[6]
  • Berliner Ehrennadel für besonderes soziales Engagement (Berlina Honorpinglo por elstara sociala engaĝiĝo de la Berlina Senato en 2002)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

„Senat zeichnet zwölf Helden des Alltags aus“. En: Berliner Morgenpost, 06.12.2002

TU berlin intern, Die Hochschulzeitung der Technischen Universität Berlin, 1/2007

Wikipedia:WikiProjekt Bundesverdienstkreuz/2006

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. „Hildegard Stolpe 90-jara”. En: Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio (eld): Esperanto-Informilo por Berlino kaj Brandenburgio, julio 2011
  2. „Senat zeichnet zwölf Helden des Alltags aus“. En: Berliner Morgenpost, 06.12.2002
  3. TU berlin intern, Die Hochschulzeitung der Technischen Universität Berlin, 1/2007
  4. Esperanto-Ligo Berlin: Berlina Informilo, majo 1949
  5. Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlino. Jubilea Libro 1903-2003, Mondial, Novjorko – Berlino 2006, p 294-295
  6. Wikipedia:WikiProjekt Bundesverdienstkreuz/2006