Hildegard de Bingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hildegarda de Bingen)
Sankta
Hildegard de Bingen
Monaĥino, Doktoro de la Eklezio
Persona informo
Hildegard von Bingen
Naskiĝo 1098
en Bermersheim vor der Höhe, Palatinato,  Sankta Romia Imperio
Morto 17-an de septembro 1179 (1179-09-17)
en Kloster Rupertsberg, Palatinato,  Sankta Romia Imperio
Tombo Saint Hildegard parish church in Eibingen vd
Religio katolika eklezio vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj latinaLingua ignotagermana vd
Ŝtataneco Sankta Romia ImperioPalatinato vd
Alma mater Disibodenberg vd
Profesio
Okupo natursciencisto • verkistokomponistofilozofo • iluministo • kuracistomonaĥino • poeto • teologo • abatinoartisto vd
Verkado
Verkoj Scivias ❦
Ordo Virtutum ❦
Liber Divinorum Operum vd
Sanktulino, Doktoro de la Eklezio
Honorata en romkatolika eklezio, kaj alte estimata ankaŭ en aliaj eklezioj
Kanonizo 2012 de Benedikto la 16-a
Festotago 17-a de septembro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hildegard de Bingen, germane Hildegard von Bingen [HILdegart fon bingen] (naskiĝis en la jaro 1098 en Bermersheim/Alzey, mortis la 17-an de septembro 1179 en la monaĥinejo Rupertsberg/Bingen) estis germana monaĥino. Ŝi fondis monaĥinejon, predikis, verkis librojn pri teologio, naturscienco kaj kuracado, kaj komponis pli ol 70 muzikaĵojn.

Hildegarda, proklamita Doktoro de la Eklezio en 2012, estas celebrata kiel verkistino, muzik-komponantino, kosmologino, artistino, dramverkistino, filozofino, poetino, politika konsilantino, mistikulino, teologino, natur-studantino, sciencistino... (Espero Katolika, decembro 2012). Ŝi estas honorata kiel sanktulino en la romkatolika eklezio, kaj alte estimata ankaŭ en aliaj eklezioj.

Jam kiel eta infano Hildegard havis viziojn, kiujn nek ŝi nek ŝia familio komprenis. Kiam ŝi havis ok jarojn, oni portis ŝin al la monaĥinejo Disibodenberg, kie ŝi ricevis ampleksan instruadon. Inter 1112 kaj 1114 ŝi fariĝis benediktanino kaj eklaboris laŭ la benediktana regulo latine Ora et labora (Preĝu kaj laboru). En la jaro 1136 la abatino de la monaĥinejo mortis kaj Hildegard transprenis ties taskojn.

En 1141 ŝi denove havis vizion: Dia voĉo instigis ŝin fiksi kaj disvastigi siajn sciojn. Post ioma hezito — laŭ la tiamaj konvencioj ne decis al virinoj meti sin tiel en la centron de la atento — ŝi dum la sekvaj dek jaroj, kun helpo de sia sekretario Volmar, verkis sian plej gravan teologian verkon Scivias (latine: Sciu la vojojn). Komence ekleziaj gravuloj iom hezite rigardis ŝian agadon; tio ŝanĝiĝis, kiam dum la sinodo de Trier en 1147 Bernardo de Clairvaux kaj la ĉefepiskopo de Mainz sciis veki la specialan atenton de Papo Eŭgeno la 3-a, kiu, okupiĝinte pri la vivo kaj la verkado de Hildegard, kuraĝigis ŝin daŭrigi sian laboron. Hildegard von Bingen ekloĝis en 1150 kun 18 aŭ 20 monaĥinoj de la monaĥejo Disibodenberg en la de ŝi fondita monaĥejo Rupertsberg.

La papo foje eĉ nomis ŝin germana profetino.

Dum tiu ĉi tempo ŝi havis plian vizion: Ŝi forlasu la sekurecon de la monaĥinejo Disibodenberg kaj fondu novan monaĥinejon sur la monto Rupertsberg. Ekde 1150 ŝi kun 20 monaĥinoj dum pluraj jaroj dediĉis sian tutan energion al la konstruo de sia nova hejmo. En tiu nova monaĥinejo apud Bingen ŝi vivis siajn plej produktivajn jarojn. Tie ekzemple ŝi komponis ankaŭ la muzikon, kiu nuntempe denove faras ŝin tiel fama. Tiu ĉi muziko estas same malsimila disde la tiutempe kutima muziko, kiel ĉiuj ŝiaj ceteraj verkoj estas karakterize malŝablonaj: fakte oni povas konsideri ĝin kiel tute propran branĉon de l' Gregoria muziko, se entute ĝi meteblas sub tiu kategorio.

Malgraŭ sanproblemoj Hildegard von Bingen faris kvar longajn vojaĝojn, dum kiuj ŝi predikis kaj al klerikoj kaj al la popolo. Ŝia influo fariĝis tiel granda, ke eĉ reĝoj, episkopoj kaj sciencistoj el tuta Eŭropo koresponde petis ŝian helpon aŭ konsilon. Kiam ŝi — en la aĝo de 81 jaroj — mortis, oni jam adoris ŝin kvazaŭ sanktulinon. En la nuntempo la medicinaj scioj de Hildegard, ŝia maniero sanigi per herboj kaj ŝtonoj, trovas vastan aprezon, sed ĉefe ŝiaj muzikaj komponaĵoj retrovas intereson kaj oni denove ludas kaj surdiskigas ilin.

En 2012 , papo Benedikto la 16-a deklaris ŝin sanktulino kaj Doktoro de la Eklezio[1].

Priskribo el la serio "Virinoj en muziko"[redakti | redakti fonton]

Hildegard von Bingen naskiĝis la 17-an de septembro 1098 en la Rejna Valo, en riĉa kaj nobla familio. Ŝi estis la plej juna el dek infanoj, kaj tiel ŝi estis konsiderata dekonaĵo por Dio, tio estas ofero al Dio, donita kaj konsekrita ekde naskiĝo al religia agado, laŭ mezepoka tradicio.

En la 12-a jarcento, sub la regado de la potenca Federico Barbarossa, ĉi tiu abatino dediĉis siajn pli ol okdek jarojn da vivo por sagace kaj subtile kontraŭstari la subpremajn mandatojn, kiu regis dum ŝia tempo.

La abatino Hildegard von Bingen, elstaras kiel grava mistikulo, konsiderata la unua germana biologo, la unua kuracisto kaj la unua feministo, unu el la plej eksterordinaraj virinoj de la eŭropa mezepoko.

Hildegard estis viziulo, verkis pri teologio, proponis heliocentran universon 300 jarojn antaŭ Koperniko; verkis pri universala gravitado 500 jarojn antaŭ Newton; intuis la cirkuladon de sango jarcentojn antaŭ ol ĝi povis esti konfirmita, kaj pledis por virina seksa liberigo.

Ŝi ne nur estis inteligenta, sed ankaŭ estis ruza kaj manipulema, kiam tio utilis al ŝi.

Kiel multaj aliaj virinoj tra la historio, ŝi kaŝis sian talenton kaj saĝon malantaŭ plaĉa parolado. Hildegard havis mistikajn epizodojn ekde siaj fruaj aĝoj, sed la vizioj venis lavange post kiam la abatino (ŝia mentoro) mortis en 1136 kaj ŝi okupis tiun postenon. Tio inspiris ŝin verki pri siaj multnombraj vizioj en la libro "Scivias" (Li konas la vojojn)

Tiu okazaĵo estis unika kaj neripetebla, ĉar pro malpli ol tiuj rakontoj miloj da tiatempaj virinoj estis ĵetitaj en la fajron (vidu brulŝtiparo).

La plej potencaj klerikoj pridubis la mistikan kapablon de la abatino. Tial la Papo Eŭgeno la 3-a sekrete komisiis esplori Hildegard-on. Sed post nelonge li mem ne nur aprobis la libron, sed ankaŭ instigis la aliajn religiulojn legi ĝin, kaj kuraĝigis la abatinon daŭrigi ŝian eniron en “la abisman fluon de la misteroj de Dio".

La entuziasma apogo de la Papo, kaj la hipnota potenco de ŝiaj verkaĵoj starigis Hildegard-on ekde tiam, kiel unu el la plej influaj personoj en la kristaneco. Ŝia famo transiris rapide la germanajn limojn. Reĝoj venis de ĉie por serĉi respondojn en ŝiaj divenaj artoj.

Tiel Hildegard interŝanĝis leterojn kaj diskutis kun papoj, reĝoj, nobeloj kaj famaj teologoj kiel Claraval, kiuj ĉiam havis grandan respekton por ŝiaj opinioj, evidente, ne pro ŝia kondiĉo kiel virino, sed pro ŝia famo kiel viziulo.

Ŝi ankaŭ komponis altnivelan muzikon. Sed ŝia dediĉo al muziko ekestis pro hazarda evento. Hildegard firme rifuzis profani tombon en la Abatejo de Disibodenberg, kiam kelkaj religiuloj petis la ekshumon de la restaĵoj de kavaliro kiu estis forpelita de la eklezio.

La neceda respondo de Hildegard vekis la koleron de kelkaj, precipe de tiuj, kiuj malamis kaj enviis ŝin pro la elstara pozicio, kiun ŝi ĝuis eĉ estante virino. Do, ili punis ŝin: malpermesis al ŝi plenumi certajn liturgiajn agadojn kiel celebri meson kaj kanti psalmojn.

Ŝi ne deziris kontraŭstari al siaj kunreligianoj, do humile akceptis la punon.

Ĉar ili malpermesis kanti tiujn sanktajn tekstojn, ŝi decidis komponi aliajn; kaj je la fino de ŝia vivo, rezultis 78 muzikaj verkoj de granda valoro por la religia komunumo kaj por la muziko ĝenerale.

Hildegard komencis sian muzikan kreadon en la jardeko de 1150-aj jaroj, je ŝia 52-a jaraĝo.

Plej multoj el ŝiaj verkoj estis grupe eldonitaj lastatempe, en "Simfonio de la Harmonio de Ĉielaj Revelacioj", kiu enhavas 43 antifonojn, 18 respondojn, 4 himnojn, 7 sinsekvojn, 2 simfoniojn haleluja-n, kyrie-n, liberan pecon kaj oratorion, kion oni substrekas kiel fascina, ĉar la oratorio estis inventota en la 17a jarcento.

En Rupertsberg ŝi fondis sian propran abatejon, kiu estis virina komunumo, malofta en tia tempo, kie la monaĥinoj liberigis siajn artajn talentojn, lernis kanti, kopiis kaj ilustris manuskriptojn kaj faris gimnastikon. Hildegard organizis festojn en sia abatejo. Ritoj kun muziko, en kiu ŝi kaj ŝiaj kunulinoj vestiĝis kiel fianĉinoj de Dio, kun belaj helkoloraj kostumoj. Ŝi opiniis, ke la sobreco de la virinaj vestaĵoj estis por la edziĝintaj virinoj, ne por la virgulinoj, kies korpoj ne estis koruptitaj. Ili meritis porti simbolajn ornamaĵojn tiel okulfrapajn kiel de la pastroj kaj episkopoj. Hildegard povis permesi sin starigi siajn proprajn regulojn, ĉar ŝi fariĝis unu el la plej prestiĝaj homoj de la eklezio.

Ĉiuj ŝiaj muzikaj verkoj estis kreitaj por la liturgiaj bezonoj de ŝia komunumo, kaj ankaŭ por teologiaj kaj moralaj didaktikoj en la kazo de la Ordo Virtutum, muzika peco, kiu preterpasas la lingvon de la mezepoka muziko.

La plimulto el ŝiaj komponaĵoj estas aŭdacaj kaj foriĝas de la stiloj de ŝia tempo.

Hodiaŭ muzikologoj alte taksas la verkojn de Hildegard, eĉ ekzistas registraĵoj de ŝia kompleta verko kaj ankaŭ iuj kuriozaj miksaĵoj de ŝiaj melodioj kun ritmoj Tekno kaj New age, kiuj montras la universalan naturon de ŝia genio.

La 17an de septembro de 1179, je la aĝo de 81 jaroj Hildegard von Bingen forpasis.

Sankta Hildegard de Bingen lasis al ni valoran heredaĵon en la artoj kaj sciencoj kaj ateston pri inteligenteco, forto kaj ruzeco.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 2 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Liber Divinorum Operum
  • Liber Scivias (1141–51)
  • Liber vitae meritorum (1158–63)
  • Liber divinorum operum (1163–73/74)

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Eta poemo "Sekvenco pri la Sankta Spirito" en El tiom da Jarcentoj, eldonita de VoKo en 1994.
  • Pliaj tekstoj aperos siatempe en Antologio Latina volumo 9.
  • La germana benediktana abatino Hildegarda de Bingen, en Espero Katolika oktobro-decembro 2012. (tie estas ankaŭ priskribta la naturo kaj karakterizoj de la "Lingua ignota".)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]