Hildegart Rodríguez Carballeira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hildegart Rodríguez Carballeira
Persona informo
Naskonomo Hildegart Rodríguez Carballeira
Naskiĝo 9-an de decembro 1914 (1914-12-09)
en Madrido
Morto 9-an de junio 1933 (1933-06-09) (18-jaraĝa)
en Madrido
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo • infanmortigo vd
Mortigita de Aurora Rodríguez Carballeira vd
Lingvoj hispanaanglagermanaitalaportugalaantikva grekalatina vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato Centra de Madrido • Instituto Cardenal Cisneros vd
Partio Hispana Laborista Socialista Partio vd
Subskribo Hildegart Rodríguez Carballeira
Familio
Patrino Aurora Rodríguez Carballeira vd
Parencoj Pepito Arriola vd
Profesio
Okupo seksa edukisto • politikistotradukistoadvokatoseksologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hildegart Rodríguez Carballeira, konata ofte simple kiel Hildegart, (Madrido, la 9-an de decembro, 1914 - Madrido, la 9-an de junio, 1933) estis hispana mirinfano, koncipita de sia patrino kiel modelo de la estonta virino. Jam tri-jara ŝi eksciis skribi, kaj okjara parolis ses lingvojn. Ŝi finis la studojn de juro 17-jara kaj estis tre aktiva membro unue de PSOE kaj poste de Partido Federal (Federa Partio). Kiam Hildegart komencis iĝi internacie konata, kaj ĉe ŝia provo distanciĝi de la vivprojekto rezervita al ŝi de la patrino, tiu ĉi pafis ŝin kvarfoje dum ŝi dormis kaj mortigis ŝin.

La jura procezo estis tre fama kaj populara en la jaroj de la Dua Hispana Respubliko kaj motivigis kaj librojn kaj filmon.

La tuta kazo kuntekstis en la fono de la popolareco de la eŭgeniko dum la tri unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, per kio gepatroj (ĉi-kaze patrino) aranĝas plej akuratan grundon por la kresko de la ido.