Hillel Kook
| Hillel Kook (הלל קוק) Peter Bergson (פיטר ברגסון) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| הלל קוק | |||||
| Naskiĝo | 24-an de julio 1915 en Kriukai | ||||
| Morto | 18-an de aŭgusto 2001 (86-jaraĝa) en Kfar Ŝmarjahu | ||||
| Tombo | tombejo de Kfar Ŝmarjahu | ||||
| Lingvoj | hebrea vd | ||||
| Ŝtataneco | Israelo | ||||
| Alma mater | Hebrea Universitato de Jerusalemo Merkaz Harav Kook | ||||
| Partio | Ĥerut Unio de Reviziaj Cionistoj | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Dov HaKohen Kuk | ||||
| Gefratoj | Naĥum Kuk (kuracisto) • Refa'el Ḳuḳ, ha-Kohen | ||||
| Parencoj | Abraham Isaak Kook (onklo) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto • rabeno | ||||
| Aktiva en | Jerusalemo vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hillel KOOK (aŭ Kuck, hebree הלל קוק), ankaŭ konata en Usono sub la nomo Peter Bergson (hebree פיטר ברגסון), estis aktivulo kaj politikisto de Reviziisma Cionismo. Li naskiĝis la 24-an de julio 1915 en aŝkenazan judan familion en la vilaĝeto Kriukai - jide Kruk - en la litova Kovna gubernio principe okupita per la Rusia Imperio, sed tiam kadre de la Unua mondmilito ĵus ekokupita per la Germana Regno (nuntempe en la komunumo Joniškis en norda Litovio) kaj mortis la 18-a de aŭgusto 2001 en la municipo Kfar Ŝmarjahu en la distrikto Tel-Avivo de Israelo. Lia patro, rabeno Dov Kook, estis pli juna frato de Abraham Isaak Kook (same ankaŭ Kuck, hebree אַבְרָהָם יִצְחָק הַכֹּהֵן קוּק [Avraham Jicĥak HaKohen Kook], 1865-1935), ortodoksa rabeno kaj intelektulo, kiu iĝis la unua aŝkenaza Ĉefa Rabeno de la Britia Mandata Palestino en la Izraela Lando kaj la fondinto de la jeŝivo Merkaz HaRav (Centra Universala Jeŝivo).
Kook gvidis la klopodojn de la movado Irgun en Usono dum la Dua Mondmilito por antaŭenigi Cionismon, provante tiel savi la forlasitajn judojn de Eŭropo de la Holokaŭsto. La aktivismo de lia savgrupo, nomita Bergson-Grupo, estis la ĉefa faktoro kondukanta al la establo de la Milit-Rifuĝinta Estraro angle nomata War Refugee Board fare de prezidanto Franklin D. Roosevelt, kiu savis ĝis 200 000 eŭropajn judojn, parte per la misio de Raoul Wallenberg. En la Bergson-Grupo inter multaj aliaj kunlaboris la usona scenaristo, reĝisoro, produktoro, dramaturgo, ĵurnalisto kaj verkisto Ben Hecht kaj la ĉina esperantisto kaj klerulo Li Ju-Jing. Li poste servis en la unua balota periodo de la israela parlamento Knesset, sed demisiis en 1951 post seniluziiĝo pri israela politiko.

