Hillion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
ISO
Hillion
Hillion8.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francujo
Regiono Bretonujo
Departemento Côtes d'Armor
Arondismento Saint Brieux
Kantono Langueux
INSEE kodo 22081 [+]
Poŝtkodo 22120
Kodo laŭ INSEE 22081
Retpaĝaro hillioninfos.over-blog.com [+]
Politiko
Urbestro Yvette Doré
Demografio
Loĝantaro 4 031 2 007
Loĝdenso 163 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 48°30′51″N 2°40′3″U  /  48.51417°N, 2.6675°U / 48.51417; -2.6675 (Hillion)Koordinatoj: 48°30′51″N 2°40′3″U  /  48.51417°N, 2.6675°U / 48.51417; -2.6675 (Hillion)
Alto 0m - 86mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 24,76 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono GMT+1h (+2h somere)
Hillion (Tero)
DEC

Eraro: malvalida titolo en ligilo ĉe linio 2

Situo de Hillion
i1
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Hillion [+]
v  d  r
Information icon.svg

HillionHiliono (ekde la sat-amikara kongreso de 2010) estas komunumo de Francujo, kiu troviĝas en la departemento Côtes-d'Armor kaj la regiono Bretonujo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La golfeto de Sankta Briego ĉe Hiliono
Naturrezervejo kaj padoj ĉirkaŭ Hiliono

Hiliono situas ĉe la golfeto de Sankta Briego, kiu evoluas laŭ la tajdoj. Pro miloj da malkovritaj hektaroj dum malalta tajdo, pro moviĝantaj riveretoj, kiuj senĉese kruciĝas kaj disiĝas por fine atingi maron, la golfeto de Sankta Briego proponas grandiozan spektaklon, kie fontas la vivo. Fakte, tiu golfetfundo ĉefe rolas en ekologia funkciado de la tuta golfeto.

Danke al la ekologia riĉeco de la golfeto, la du klifegoj de Yffiniac kaj Morieux vintre iĝas internacie famkonata haltejo por migrantaj birdoj. Ĉiuvintre, ĉirkaŭ 50.000 birdoj rendevuas ĉi tie. Multaj el ili (bemikloj, marĉaj skolopoj, anasoj, ...) traflugas ĝis 10.000 kilometroj antaŭ ripozi kaj sin nutri en la golfeto.

La golfetfundo estas ĉemara malsekejo internacie interesinda. Ekde 1998, la franca ŝtato promociis ĝin kiel « nacia natura rezervejo ».

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistoria periodo[redakti | redakti fonton]

Spuroj pruvas ke keltoj instaliĝis ĉe Hiliono en 650 a.K..

Menhiroj staras en Carquitté, sude de linio inter Hiliono kaj Morieux.

Romia periodo[redakti | redakti fonton]

Vojo longa je 5 kilomeroj trairis la lokon.

Mezepoka periodo[redakti | redakti fonton]

Rigualo, filo de la reĝo de Dumnonia elmigris en la 5-a jarcento kun kelkaj servistoj kaj albordiĝis ĉe la influejo de la rivero Gouët, ĉe la norda marbordo de Armoriko.

Laŭdire li li trovis proksime romian vojon, arbaron kaj valeton. La loko taŭgis do por instaliĝi, konstrui domojn kaj kultivi la grundon. Tiu konstruaĵaro fariĝis la ĝermo de la nuna urbo Sankta Briego.

Rigualo pli kaj pli vastigis sian bienaron ĝis la rivero Gouessant. Kiam li renkontis sian kuzon Briego, li donacis al li parton de sia bieno kaj emeritiĝis en sia kasteleto de Hillion en la villaĝo Licelion.

Ĉar paŝtis multe da sovaĝaj poneoj en la lando, li malsovaĝigis ilin. Legendo [1], rakontas lian renkontiĝon kun Fragan, kiu vivis apude, ĉirkaŭ 4 kilometrojn oriente (en la nuna loko Ploufragan).

Rigualo iĝis la unua reĝo de Armoriko.[2]

En la 15-a jarcento, multaj kasteloj estis konstruitaj ĉirkaŭ Hiliono. Oni nombras ĝis 39 en tiu loko dum tiu periodo.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kolombejo[redakti | redakti fonton]

La interno de la kolombejo - videblas la truoj en kiuj loĝis po paro da kolomboj
La kolombejo de Clos-Gueguen en Hiliono

La kolombejo el la 16-a jarcento estas la nura restaĵo de la kastelo Clos-Gueguen.

Guillaume Gueguen (1440-1506) estis episkopo de Nantes kaj konsilisto de la gedukoj Francisko kaj Ana. Lia juna frato, Bertrand, estis ŝildportisto de la dukino. Li konstruigis sian kastelon en Hillion.

Kiel sinjoro, li kolektis impostojn pro ĉiu alboatiĝo en la haveneto de Grâce en Hillion. Li ricevis ankoraŭ imposton pro la transirado de bestoj laŭ la strando kaj pro la muelado en la akvomuelejoj, kiuj situis en la vilaĝo Pont Neuf sur la rivero Gouessant.

Nur li rajtis ĉasi la birdojn sur sia bienaro. Lia partfarmisto rajtis purigi la kolombejon de la sinjoro kaj uzi la sterkaĵon, sed li ne rajtis mortigi la kolombojn, eĉ se ili ruinigis la rikoltojn.

Preĝejo Sankta Johano Baptisto[redakti | redakti fonton]

Vitralo de Auguste Steinhel
La preĝejo de Hiliono

La unua preĝejo, kies navo konserviĝis ĝis nun, estis konstruita en la 11-a jarcento en romana stilo. Skulptaĵoj sur kelkaj pilieroj montras vegetalojn. Ili datiĝas de la sama epoko.

Sakristio estis aldonita en la 12-a jarcento kaj renovigita en la 19-a jarcento. Dum la 14-a jarcento transformiĝoj okazis: tri spanoj estis malfermitaj, la transepto, la flankoj kaj la ĥorejo. Nur la navo do datiĝas de la origina preĝejo. En la 15-a jarcento estis konstruita la kapelo de la nobela familio Gueguen.

La turo datiĝas de 1611, la baptokuvo de la 14-a jarcento.

La ĉefa vitralo montras la vivon de sankta Johano Baptisto kaj sankta Briego. Auguste Steinheil realigis ĝin en 1855. Tiu vitralisto renovigis ankaŭ la vitralojn de la katedraloj de Strasbourg kaj Sainte Chapelle. En la preĝejo de Hiliono, videblas ankaŭ bunta ligna statuo de sankta Briego.

Ponto Rolland[redakti | redakti fonton]

Promenado laŭ la dekstra bordo de Gouessant

De la ponto Rolland, kiu transiras la riveron Gouessant, eblas piediri laŭlonge de la enfluejo. La pado dekstre de la rivero direktiĝas al Morieux, tiu maldekstre al Hillion.

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

Georges Palante[redakti | redakti fonton]

Georges Palante naskiĝis en 1862. Li estis profesoro pri filozofio kaj filozofa verkisto. En 1890 li instruis en la liceo de Saint-Brieuc. Louis Guilloux estis unu el liaj lernantoj. Li konstruigis domon en Hillion, apud la vilaĝo Grandville rande de la maro en Bretonujo por ripozi. Li skribis: "Mi foje venas por kaŝi min frumatene inter la rokegoj de Gouessant... mi rigardas la sunleviĝon. Tiom silentas."

Li mortis en Hillion en 1925.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Contes et légendes du pays breton Yann Brekilien Ed Spezed 1994"
  2. J. Christophe Cassard, "Les Bretons et la mer au Moyen-Âge", PUR, 1998

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]