Hilma Hall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hilma Agatha Fredrika HALL)
Hilma Hall
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1854 (1854-09-30)
en Kotka
Morto 3-an de junio 1922 (1922-06-03) (67-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantistotradukistobibliotekisto
vdr

Hilma Agatha Fredrika HALL (Naskiĝis la 30-an de septembro 1854 en Kotka, mortis la 3-an de junio 1922) estis finna esperantisto.

Hall estis esperantistino ekde 1906.[1] Ŝi gvidis Esperantajn studrondojn kaj agis kiel bibliotekistino en la societo "La Polusstelo".[1] Ŝi tradukis la kvinaktan komedion La Botistoj (1919), la teatraĵetojn La Fianĉiĝo kaj Lea (1920; ĉiuj tri de Aleksis Kivi), finnajn proverbojn k.a.[1] Laŭ Enciklopedio de Esperanto ŝi "krome multe helpis al la verkado por la Finna-Esperanta Vortaro" (t.e. Plena vortaro Finna-Esperanta de Vilho Setälä, aperinta en 1923).[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]