Himalaja apuseto
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Aerodramus brevirostris (Horsfield, 1840) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
|
Collocalia brevirostris Deignan, 1955 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Himalaja apuseto aŭ Himalaja salangano (Aerodramus brevirostris, laŭ kio ankaŭ Mallongbeka apuseto) estas malgranda apuso de la genro Aerodramus kaj unu el 25 specioj de la genro. Ĝi troviĝas kiel kolonia reproduktulo el Himalajo tra Sudorienta Azio. Kelkaj populacioj estas migrantaj.
Tiu ĉi apuseto estis iam metita en la genron Collocalia. Du el ĝiaj kvin subspecioj ofte ricevas proprajn specistatusojn, nome A. b. rogersi kiel Hindoĉina apuseto, Aerodramus rogersi, kaj lae izola formo de Javo nome A. b. vulcanorum kiel Vulkana apuseto, Aerodramus vulcanorum.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Tiu ĉi apuseto 13–14 cm longa havas malantaŭen kurbecajn flugilojn, kiuj similas al lunarko aŭ bumerango. La korpo estas svelta, kaj la vosto estas forkoforma.
Ĝi estas, laŭ multaj aspektoj, tipa apuseto, havante mallarĝajn flugilojn por rapida flugo, kaj larĝan buŝaperturon kaj malgrandan bekon ĉirkaŭaitan de harecplumetoj por kapti insektojn dumfluge. Ĝiaj kruroj estas tre mallongaj, malhelpante la birdon ripozi, sed permesante al ĝi alkroĉiĝi al vertikalaj surfacoj.
Ĝi estas ĉefe grizbruna supre kaj pli palbruna sube. Ĝi havas palgrizan pugon kaj palan makulon supre kaj malantaŭ la beko. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la junulo havas malpli distingeblan pugon.
Estas kvin subspecioj, kiuj diferencas ĉefe laŭ la pugotono, nome la jenaj:
- A. b. brevirostris reproduktiĝas en Himalajo orienten ĝis Bangladeŝo, Birmo kaj Tajlando. Tiu ĉi, la nomiga raso, estas alteca migranto, kiu reproduktiĝas super 4 500 m, sed vintras inter 900 kaj 2750 m de alteco.
- A. b. innominata reproduktiĝas en centra Ĉinio, kaj vintras en sudokcidenta Tajlando kaj en la Malaja Duoninsulo. La pugo estas iom pli malhelgriza ol tiu de la nomiga brevirostris
- A. b. inopina reproduktiĝas en sudokcidenta Ĉinio. Tiu ĉi estas la plej malhelpuga raso.
- A. b. rogersi la Hindoĉina apuseto, reproduktiĝas en orienta Birmo, okcidenta Tajlando kaj Laoso. Tiu ĉi estas malgranda, palpuga raso.
- A. b. vulcanorum nome Vulkana apuseto, reproduktiĝas en Javo, Indonezio, sur vulkanaj pintoj. Ĝi havas Malhelajn malsuprajn partojn kaj sendistigan palgrizan pugon.
Tra granda parto de sia teritorio, ĉi tiu estas la sola apuso, sed en la sudo de ĝia reprodukta areo kaj granda parto de ĝia travintra teritorio povas esti tre malfacile distingi ĉi tiun specion de aliaj apusetoj de la genro "Collocalia".
Voĉo kaj eĥolokigo
[redakti | redakti fonton]La Himalaja apuseto havas pepantan ĉit-ĉit ripozantan vokon, kaj ankaŭ havas penetran tiri-tiri-tiri-tiri.
Kio distingas multajn, sed ne ĉiujn, speciojn de apusetoj de aliaj apusetoj kaj efektive de preskaŭ ĉiuj aliaj birdoj (la guaĉaro estas escepto) estas ilia kapablo uzi simplan sed efikan formon de eĥolokigo por navigi tra la mallumo de la kavernoj kie ili ripozas nokte kaj reproduktiĝas. Ĉe tiu ĉi specio, almenaŭ vulcanorum estas konata pro eĥolokigo.
Male al vespertoj, la apusetoj faras klakantajn bruojn por eĥolokigo, kiuj estas bone ene de la homa aŭdkampo. Du larĝbendaj pulsoj estas apartigitaj per eta paŭzo. La daŭro de la paŭzo mallongiĝas kiam la lumo fariĝas pli malbona. La klakojn sekvas la pepado kiam la birdo alproksimiĝas al sia nesto.
Eĥolokigo estis uzata por apartigi la antaŭan genron Aerodramus, kiu laŭsupoze enhavis la solajn eĥolokigantajn apusetojn, de Collocalia, sed la malkovro, ke ankaŭ la Nana apuseto, Collocalia troglodytes, same eĥolokigiĝas, kondukis al tio, ke kelkaj taksonomiistoj kunfandis la du genrojn.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Tiu apuseto estas specio de altaj teroj, kun prefero nutriĝi en malfermaj areoj en arbaroj, kiel ekzemple rivervaloj. A. b. brevirostris reproduktiĝas ĝis 4 500 m en Nepalo kaj 2 200 m en centra Butano, kaj la formoj A. b. rogersi kaj A. b. inniminata troveblas ĝis 2 200 m en Tajlando.
La malgranda tasforma nesto estas konstruita de la maskla apuso el dika salivo kaj iom da musko, kaj estas alkroĉita al vertikala rokmuro en kaverno. La nestoj de ĉi tiu kolonia apuso eble tuŝiĝas. La ovodemetado konsistas el du blankaj ovoj. Ĉi tiu apuso estas monogama kaj ambaŭ partneroj partoprenas en la zorgado de la idoj.
La Himalaja apuseto, kiel ĉiuj apusetoj, estas aera insektomanĝanto, forlasante la kavernon dumtage por manĝi, kaj revenante al sia ripozejo nokte. Vespere aŭ pro malbona vetero, aroj povas descendi de la montetoj por manĝi super kultivita tero. Ĉi tiu gregema specio formas arojn tipe de ĉirkaŭ 50 birdoj, sed ĝis 300 estis registritaj. Ĝia flugo estas ĉefe glita pro tre longaj primaraj plumoj kaj malgrandaj brustaj muskoloj.
Statuso
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi specio estas ofta kaj vaste disvastiĝinta, sed la vulkana apuseto, se konsiderata aparta specio, estas preskaŭ minacata. Ĝi troviĝas nur sur aktivaj vulkanoj en Javo, kun kvar definitivaj lokoj kaj kvin verŝajnaj sed nekonfirmitaj lokoj. Birdlife International taksas totalon de malpli ol 400 birdoj por la konataj lokoj. Ĉar tiu ĉi formo nestas en krateraj fendoj, kaj ĉiuj konataj lokoj estas aktivaj vulkanoj, oni kredas, ke kolonioj estas sentemaj al perioda formorto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Chantler kaj Driessens, Swifts (ISBN 1-873403-83-6)
- Chantler, Phil & Driessens, Gerald (2000) Swifts: a Guide to the Swifts and Treeswifts of the World, 2a eld., Pica Press, East Sussex.
- Birdlife International
- Grimmett, Inskipp and Inskipp, Birds of India (ISBN 0-691-04910-6)
- Robson, Craig A Field Guide to the Birds of Thailand (ISBN 1-84330-921-1)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


