Saltu al enhavo

Himalaja ringopapago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Himalaja ringopapago

Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Papagoformaj, Psittaciformes
Familio: Psitakuledoj, Psittaculidae
Tribo: Psittaculini
Genro: Psittacula
Specio: Himalaja ringopapago, P. himalayana
Psittacula himalayana
(Lesson, RP, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj
  • Himalayapsitta himalayana
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Himalaja ringopapago aŭ Ardezkapa ringopapago (latine Psittacula himalayana) estas mezgranda papago de la genro Psittacula de la Psitakuledoj, la nura papago kiu montras altitudinan migradon. La teritorio de la specio etendiĝas el Pakistano, ĝis okcidenta Himalajo en Barato tra Nepalo kaj Butano kaj ĝis orienta Himalajo en la nordorienta barata ŝtato de Arunaĉal Pradeŝ. Ili malsupreniras al la valoj vintre, proksimume dum la lasta semajno de Oktobro.

Plenkreskuloj de ambaŭ seksoj havas verdajn (nuance al bluo) plumojn sur plejparto de sia korpo. Ĝi havas malhelgrizan (ardezkoloran) kapon kun helblua nuanco kie la kapo renkontas la kolon. Maskloj havas malhelbrunajn areojn sur la internaj flugilkovriloj. Inoj ne havas ĉi tiujn kaŝtanbrunajn areojn. Maskloj havas longajn centrajn vostoplumojn, kiuj estas pli mallongaj ĉe inaj birdoj. La vosto estas verda ĉe la bazo kaj fariĝas malhelblua kaj larĝe pintita per helflavo. La papago havas hele ruĝoranĝan supran mandiblon kun palflava malsupra. Ĝi ankaŭ havas palflavan okulon.[1]

Distribuado kaj populacio

[redakti | redakti fonton]

La Himalaja ringopapago havas ampleksan teritorion tra Himalajo kaj ĉirkaŭaj areoj. Tiu birdo troviĝas en okcidenta Butano, plimulto de Nepalo, kaj en la jenaj barataj ŝtatoj; Sikimo, Utarakando, Himaĉal Pradeŝ, (suda) Ĝamuo kaj Kaŝmiro. Ĝi povas troviĝi ankaŭ en malgranda areo norde de Islamabado kaj en la sudaj areoj de Federacie Administrataj Tribareoj en Pakistano. Tiuj birdoj povas ankaŭ troviĝi en malgrandaj areoj de montaraj areoj en la provincoj Kabulo, Lugar, Nangarhar, kaj Paktia en Afganio.[2]

Ekologio kaj kutimaro

[redakti | redakti fonton]

La specio kutime troviĝas je altitudoj de 460–2400 metroj en sia natura vivejo de altebenaĵaj/montetaj arbaroj kaj valaj maldensarbaroj. Ili kutime estas observataj en malgrandaj grupoj aŭ familiaj grupoj serĉante sian manĝon de diversaj fruktoj (naturaj kaj agrikulture kultivitaj), nuksoj, pinsemoj, semoj, nektaro kaj glanoj. Pluraj pli grandaj grupoj kutime videblas proksime je la fino de la pluvsezono, kie ili descendas en la valojn dum plejparto de la vintro. Ofte oni vidas ilin miksiĝi kun aliaj papagaj specioj kiel la Kolumpapago, la prunkapa ringopapago kaj la florkapa ringopapago. Inoj kutime demetas 4-5 ovojn de ĉirkaŭ 28,5 x 22 mm. La ovoj kovatas dum ĉirkaŭ 23–24 tagoj antaŭ eloviĝo. En sia afgana teritorio, ĉi tiu birdo ofte nestas en forlasitaj nestkavaĵoj de la Skvampego, kaj ĉi tiuj specioj povas nesti proksime unu al la alia por sekureco kontraŭ predantoj. La ardezkapa papago kutime reproduktiĝas en la monatoj marto-majo. Ĝi havas tipan vivodaŭron de 15–17 jaroj.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, Birds of India, ISBN 0-691-04910-6
  • Josep del Hoyo, Andrew Elliott, Jordi Sargatal (eld.): Handbook of the Birds of the World. Volume 4: Sandgrouse to Cuckoos. Lynx Edicions, Barcelona, 1997. ISBN 8487334229
  • Joseph Michael Forshaw: Parrots of the World - An Identification Guide. Princeton University Press, Princeton 2006, ISBN 978-0-691-09251-5.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]