Saltu al enhavo

Himalia (2024)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Himalia
filmo mallonga filmo
Originala titolo Himalia
Originala lingvo Esperanto
Kina aperdato 2024
Daŭro 21 minutoj
Ĝenro sciencfikcia filmo, mallonga filmo
Kameraado Juliette Lossky
Reĝisoro(j) Clara Milo kaj Juliette Lossky
Produktisto(j) Metafilms Production
Scenaro Clara Milo  Juliette Lossky
Filmita en Kanado
Loko de rakonto Himalio
Ĉefrolantoj Noam Desbiens-Lépine -Elio

Amélie Clément - Delaya
Adam Schneider - Yacob
Pamela Sellers -Maljuna
Nicolas Viau - Radio

IMDb
vdr

Himalia (2024) estas mallonga esperantlingva sciencfikcia filmo de Metafilms Production, direktita de Clara Milo kaj Juliette Lossky.[1]

La filmo estis spektebla interalie en la franc-germana televidkanalo ARTE en januaro 2026. Aldone, la filmo estis elektita por konkuri kadre de diversaj kinartaj festivaloj.

La filmo temas pri la vivo de familio, ritmita de la sunlumo, en bela bieno, en sufiĉe fora estonteco, sur Himalio, luno de Jupitero.

Esperanto en la filmo

[redakti | redakti fonton]

La kreintoj ekkonsciis, ke la filmo fakte temos pri la estonteco. Origine, la scenaro estis verkita en la angla. Sed ili poste ekhavis la ideon, ke estontece la ĉefa lingvo ne estos ĉu la angla, ĉu la franca aŭ alia tia lingvo. Sed ĝi povus esti ”elpensita” lingvo. Ili jam aŭdis pri Esperanto, kaj ili do tiel decidis.

En intervjuo por la televidkanalo ARTE Clara Milo ŝerce diris:[2]

Citaĵo
 On s'est dit que si on faisait un film, dans le futur, en anglais, on laissait les Américains gagner. Donc non, ça pouvait pas être ça.   Ni pensis, ke se ni farus filmon en la angla en la estonteco, ni lasus la usonanojn venki. Do ne, tio ne povis esti. 

La kanada esperantisto Nicolas Viau tradukis la dialogojn kaj trejnis la aktorojn paroli la lingvon. Li kreis tradukan grupeton konsistantan el la kebekiaj esperantistoj Sylvain (Silvano) Auclair kaj Ĵenja Amis.

Himalia gajnis du premiojn de la festivalo Pleins Écrans 2026: la Grandpremion (Grand Prix) kaj la Premion de la Kolegoj (Prix des Pairs).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Esperanto-filmoj

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Libera Folio: Kanada filmo en Esperanto nun rete spektebla" de Nicolas Viau, 2026-01-28
  2. [rompita ligilo] Intervjuo kun Clara Milo kaj Juliette Lossky en la televidkanalo ARTE (france)