Himantoglossum hircinum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Himantoglossum hircinum
Himantoglossum hircinum 060610b.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonuloj Monocotyledones
Ordo: Asparagaloj
Familio: Orkidacoj Orchidaceae
Genro: Himantoglosum
Specio: H. hircinum’’
' Himantoglossum hircinum '
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Himantoglossum hircinum, estas frapa plantospecio el la genro de la Himantoglossum en la familio de la Orkidacoj (Orchidaceae), kiu troviĝas en la plej varmaj regionoj de Mezeŭropo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vegetativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Himantoglossum hircinum estas multjara herba planto, kiu kreskas de 25 ĝis 100 cm, tre fortaj ekzempleroj estas pli altaj. La geofito formas kiel rezervorgano oblongajn-ovalajn plantbulbojn. La folioj longas 7 ĝis 15 cm kaj larĝas 3 ĝis 5 cm. Jam antaŭ la flortempo la planto komencas velki.

Generativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La floraro havas multajn florojn, grandaj plantoj povas havi pli ol 100 florojn. La floroj odoras forte kiel virkapro. La eksteraj kaj internaj involukraj folioj de la floroj estas formitaj al kasko kaj havas verdecan kaj brunece blankan koloron. La lipoj estas trilobaj, ĉe la rando onda kaj je la bazo blankece verdaj kun ruĝaj punktoj. La meza lobo longas 3 ĝis 6 cm kaj havas verdan ĝis brunan koloron.

Kromosomonumbro[redakti | redakti fonton]

La planto havas diploidajn kromosomoparojn de 2n = 36.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La plantoj ĝenerale ne etas tre longviva. Ju pli forta unu planto estas, des pli verŝajne estas, ke ĝi ne aperos en la sekvanta aŭtuno aŭ nur tre malforte. La planto povas flori unu ĝis kvarfoje, en maloftaj okazoj kvinfoje, antaŭ ol la energirezervoj elĉerpiĝas kaj la planto formortas.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

ĉe la kreskejo.

Kreskejoj[redakti | redakti fonton]

La planto preferas sekrazenojn, malgrasajn razenojn, fruktarban herbejon kaj akrajn deklivojn kun direkto al okcidento, sudo aŭ oriento. Kelkfoje ĝi ankaŭ kreskas en maldensaj arbustejoj. La grundoj devas esti malriĉaj rilate al nitrogeno.

La planto bezonas kalkriĉajn lomajn grundojn.

Naturprotekto kaj endanĝerado[redakti | redakti fonton]

La planto estas absolute protektata en Germanujo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La valida nomo estas Himantoglossum hircinum (L.) SPRENG. Carl von Linné priskribis ĝin 1753 sub la bazonimo Satyrium hircinum L.

Satyrium estas hodiaŭ la genronomo de orkido, kiu ĉefe troviĝas en Suda Afriko.

Sinonimoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas jenaj sinonimoj:

  • Orchis hircina (L.) CRANTZ
  • Loroglossum hircinum (L.) RICH.
  • Aceras hircinum (L.) LINDL.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Diversaj specioj de la Himentoglossum estis en la pasinteco rigardata kiel subgenro al tiu specio.

Deveno de la nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo Himantoglossum venas de la grekaj vortoj ίμάς himas = rimeno, γλώσσα glossum = lango kaj hircinum de la latina hircus = virkapro.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Arbeitskreise Heimische Orchideen (Hrsg.): Die Orchideen Deutschlands. Arbeitskreise Heimische Orchideen, Uhlstädt-Kirchhasel 2005, ISBN 3-00-014853-1.
  • Helmut Baumann, Siegfried Künkele: Die wildwachsenden Orchideen Europas. Franckh, Stuttgart 1982, ISBN 3-440-05068-8.
  • Karl-Peter Buttler: Orchideen. Die wildwachsenden Arten und Unterarten Europas, Vorderasiens und Nordafrikas (= Steinbachs Naturführer. 15). Mosaik, München 1986, ISBN 3-570-04403-3.
  • Robert L. Dressler: Die Orchideen - Biologie und Systematik der Orchidaceae (Originaltitel: The Orchids. Natural History and Classification. Harvard University Press, Cambridge, Mass. u. a. 1981). Übersetzt von Guido J. Braem unter Mitwirkung von Marion Zerbst. Bechtermünz, Augsburg 1996, ISBN 3-86047-413-8 (gutes Werk zum Thema Systematik).
  • Hans Sundermann: Europäische und mediterrane Orchideen. 2. Auflage. Brücke, Hildesheim 1975, ISBN 3-87105-010-5.
  • John G. Williams, Andrew E. Williams, Norman Arlott: Orchideen Europas mit Nordafrika und Kleinasien (= BLV-Bestimmungsbuch. 25). Übersetzt, bearbeitet und ergänzt von Karl Peter Buttler und Angelika Rommel. BLV, München/Bern/Wien 1979, ISBN 3-405-11901-4.
  • Hans R. Reinhard u. a.: Die Orchideen der Schweiz und angrenzender Gebiete. Fotorotar, Egg 1991, ISBN 3-905647-01-X.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Retligoj[redakti | redakti fonton]

Mapoj de la disvastigoj[redakti | redakti fonton]

Regionaj retligoj[redakti | redakti fonton]